Maĵoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maĵoro (lat. maior „pli granda“) aŭ Majora gamo signifas en la muziko tongenron. Je tio la tongenro povas rilati kun unuopaj tonaloj aŭ unuopaj akordoj aŭ ankaŭ signifi unuopan muzikalineon, pri kiu oni povas improvizi per certa tonmaterialo (komp.: Improvizado, Kvintonismo ktp.).
La maĵoran karakteron markas la intervalo inter la toniko kaj la tercio de gamo (resp. de akordo). Se ĉi tiu intervalo estas granda tercio, tiam temas pri maĵoro. Granda tercio, kiu iras supren ekde la toniko, ankaŭ nomiĝas maĵortercio - tio egalas la distanco de kvar duontonaj paŝoj (por gitaristoj tio estas kvin bindaĵoj, kaj por pianisto kvin klavoj). La kontraŭa nocio al maĵoro estas minoro, kies intervalo egalas la etan tercion (kun nur tri duontonaj paŝoj).
Pli grava ol la nur formala aspekto estas tamen la sondiferenco. La unuan aŭdimpreson de maĵoro oni ofte priskribas kiel „gaja, hela, klara“, dum kiam oni ofte priskribas minoron kiel „malgaja, malhela, mola“. Tamen tiaj nomigoj estas nur ege nesufiĉaj alproksimadoj al la karakterspano de la tongenro. La kunteksto(najbarharmoniaj, ritmaro kaj frazigo ktp.), en kiu troviĝas muzikalineo aŭ akordo, povas krei tute alian imagon.