Mehmet Ali Ağca
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mehmet Ali Ağca (naskiĝis la 9-an de januaro 1958) estas turka teroristo kaj murdisto, kiu la 13-an de majo 1981 atencis la tiaman papon Johano Paŭlo la 2-a sur la Placo de Sankta Petro en Romo. Li vundis la papon ĉe la stomako per du pafaĵoj.
Pro siaj agoj Ağca preskaŭ 20 jarojn pasigis en italaj malliberejoj. La papo vizitis lin en la prizono kaj esprimis sian pardonon al li. Post sia 19-jara puno en Italio, Ağca estis forpardonita kaj liverita en 2000 en Turkion pro peto de la papo, kie estis enprizonigita por laŭvicaj 5 jaroj. Komence de 2006 li liberiĝas el la prizono. Post kelkaj tagoj denove malliberigita ĝis komenco de 2010.