Ĉiela mekaniko
studfako de astronomio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉiela mekaniko estas unu el la studobjektoj kiuj esploras la movon de la ĉielaj korpoj, aparte de la planedoj, naturaj satelitoj, artefaritaj satelitoj kaj kometoj laŭvidpunkte de fiziko-matematiko. La precipa problemo de la ĉiela mekaniko koncernas la stabilecon de la Sunsistemo. Tiun problemon oni povas alfronti pere de de matematikaj teknikoj, konataj per la nomo de "teorio pri perturboj", aŭ pere de integrigo de la ekvacioj de la moto efektivigitaj per komputilo.
Aliaj problemoj koncernantaj la ĉielan mekanikon estas la orbitaj resonancoj, la interagoj inter la rivoluo kaj rotacio (resonanco spin-orbita), la dinamiko de la asteroidoj kaj de la Kujper-zono kaj la kalkolado de la orbitoj de ekstersunaj planedoj.