From Wikipedia, the free encyclopedia
Memor-Tago pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj (ruse: День памяти жертв политических репрессий) - festo celebrata ĉiujare la 30-an de oktobro en Rusio (de 1991) omaĝe al personoj murditaj, enprizonigitaj kaj persekutataj pro politikaj kialoj en Sovetunio.
La unuan fojon Tagon de Politikaj Malliberuloj oni celebris la 30-an de oktobro 1974 laŭ iniciato de disidento Kronid Lubarskij (mortis en 1996) kaj de aliaj estintaj malliberuloj de Mordvio kaj gulagoj en Permjo. Dum preskaŭ 20 jaroj la memoron pri siaj murditaj proksimuloj en malliberejoj de soveta NKVD kaj KGB honoris politikaj malliberuloj mem organizante strikojn kaj fastostrikojn. De 1987 okazis manifestacioj interalie en Moskvo, Leningrado, Lvovo aŭ Tbilisi. La 30-an de oktobro 1989 ĉ. 3000 personoj kun kandeloj enmane, kreante homan ĉenaron ĉirkaŭ konstruaĵo de KGB en Moskvo, eliris sur Placon al Puŝkin. La kunvenon forpelis OMON.
Oficialan Memor-Tagon pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj iniciatis asocio Memorial, fondita la 29-an de januaro 1989 en Moskvo.
La dato de la 30-a de oktobro estis elektita por marki la fastostriko, kiu komenciĝis tiun tagon en 1974 en la Gulago Mordovio, en protesto kontraŭ la malhoma traktado de kaptitoj.
La tago estas markita ĉie en la iamaj sovetiaj ŝtatoj ekde 1991, krom en Ukrainio kiu markas similan tagon en majo.
La 30-an de oktobro 2009 en sia parolo dum la Memor-Tago pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev apelaciis por ne senkulpigi reprezaliojn de Stalin, kies viktimo estis milionoj da homoj. La prezidento substrekis, ke la memoro pri naciaj tragedioj estas same sankta kiel la memoro pri venkoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.