Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo en la centro de la germana ĉefurbo Berlino celas admoni je daŭra memoro pri la milionoj da judoj murditaj sub la regado de naziismo (>holokaŭsto).
Rapidaj faktoj Holocaust memorial [+], Koordinatoj ...
Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo | ||
---|---|---|
Holocaust memorial [+] | ||
Koordinatoj | 52° 30′ 50″ N, 13° 22′ 44″ O (mapo)52.51388888888913.378888888889 | |
Arkitekto | Peter Eisenman | |
Estiĝo | 10-a de majo 2005 | |
|
||
Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo | ||
Vikimedia Komunejo: Memorial to the Murdered Jews of Europe [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
La konstruaĵo ekestis en la jaroj 2003 ĝis 2005 sur areo de ĉirkaŭ 19.000 m² proksime al la fama Brandenburga pordego. La solena inaŭguro de la memorejo okazis la 10-an de majo 2005, Kadre de la 60-a datreveno de la nazia malvenko en la Dua Mondmilito.
La kosto de konstruado de la ejo estis taksita je proksimume 25 milionoj da eŭroj.