kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Metanosulfinata acido estas organosulfura kombinaĵo kaj deirpunkto por sennombraj derivaĵoj uzataj en kemiaj sintezoj kaj industrio. Ĝenerale la natriaj saloj de la metanosulfinataj acidoj estas pli stabilaj ol la acida formo. Metanosulfinataj acidoj estas pli acidaj ol la korespondaj karboksilataj acidoj. Ofte la metanosulfinataj acidoj estas produktataj el la korespondaj saloj kiuj estas facile troveblaj.
Metanosulfinata acido | ||
Metanosulfinata acido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 17696-73-0 | |
ChemSpider kodo | 78708 | |
PubChem-kodo | 87251 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 80,101 g mol−1 | |
Denseco | 1,539g/cm−3 | |
Fandpunkto | -60 °C | |
Bolpunkto | 256,4 °C [1] | |
Ekflama temperaturo | 108,9 °C | |
Solvebleco | Akvo:reakcias | |
Mortiga dozo (LD50) | 649 mg/kg (buŝe) [2] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Danĝera | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Metanosulfinata acido estas neakordigebla kun aminoj, bazoj, akvo kaj ordinaraj metaloj. Ĝi liberigas konsiderindan varmamason kiam diluita kun akvo. Ĝi estas koroda substanco kaj malkomponiĝas sub varmagado ellasante karbonaj oksidoj kaj sulfuraj oksidoj. Metanosulfinata acido estas krudmaterialo uzata en medicino kaj kiel pesticido. Ĝi ankaŭ povas esti uzata kiel senhidratiga agento, sekiga akcelilo por tegaĵo, traktanta agento por fibro, solvanto, katalizilo kaj esterigo same kiel en polimerigaj reakcioj. Ĝi povas esti uzata por alkilado, katalizilo de esteriĝo kaj polimerigo, ankaŭ uzata en medicino kaj galvanoplastika industrio. Ĝi ankaŭ povas esti aplikita al oksigenado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.