Meteorŝtono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meteorŝtono (ankaŭ aerŝtono[1], aerolito[1] aŭ meteorito[1]) estas natura minerala fragmento, postrestaĵo de meteoroido, falinta sur la Teron el la spaco.

Kiam la meteoroido eniras la atmosferon, ĝi iĝas varma kaj luma pro la aerrezisto, tiel formante meteoron. Devenaj okjektoj de meteoritoj estas kutime asteroidoj, sed povas esti ankaŭ aliaj objektoj de Suna sistemo (Luno, Marso, lunoj de aliaj planedoj, ...) kaj eĉ objektoj ekstersunsistemaj. Meteoritoj devenataj de kometoj ne ekzistas - kometa materialo estas tro fragila por travivi fluon tra atmosfero (sed tio eblas se kometo estas granda).
Ĥondrito aŭ Kondrito estas nemetalaj meteoritoj (rokecaj) kiuj ne estis suferintaj procezojn de fuzio aŭ de diferencigo en la asteroidoj el kiuj ili devenas.