kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
La aminoacido metionino (simbolo Met aŭ M) aperas en du spegulizomera (ĥiraleco) formo. La L-metionino estas esenca por la homo, proteinogena aminoacido, kiu nomiĝas ankaŭ post IUPAC kiel Alfa-Amino-Gama-metiltiobuteracido. Entute ekzistas nur du aminoacidoj (ambaŭ hidrofoboj), kiuj ligas sulfuron (metionino kaj cisteino). Ĉe metionino, la sulfuro estas ligita tra Tioetera ligo kaj pro tio ĝi estas malpli reakciema.
Metionino | |||
Plata kemia strukturo de la Metionino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Metionino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 59-51-8 | ||
ChemSpider kodo | 853 | ||
PubChem-kodo | 6137 | ||
Merck Index | 15,6047 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka kristala pulvoro | ||
Molmaso | 149.208 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.340g cm−3 | ||
Fandpunkto | 281 °C | ||
Acideco (pKa) | 9.21[1] | ||
Solvebleco | Akvo:48 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 36000 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R33 | ||
Sekureco | S24 S25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335, H341[2] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La kemia formulo estas C5H11NO2S. CH3-S-CH2-CH2-CH-NH2-COOH
La homa taga bezono estas ĉ. 1-2 gramoj.
Metionino estas grava kiel metilgrupo-donanto ( CH3) por la biosintezo de ĥolino, kreatino, adrenalino, karnitino, nukleaj acidoj kaj histidino, taŭrino.
La materialŝanĝe aktiva formo de metionino estas S-adenozila metionino (SAM), kiu troveblas fakte en ĉiu korpa histo kaj likvaĵoj.
Metionino estas sulfurentena.
Metionino troviĝas n multaj manĝaĵoj. Oni trovas tion antaŭ ĉio en fiŝoj (salmo,garnelo), karno kaj legomo (brokolo, verda pizo, brusela brasiko, spinaco), ovo, plengrajna pano kaj rizo.
Metionino estas sintezita el cisteino kaj homoserino. la industria sintezo okazas el petrokemiaj materialoj kiel propeno, sulfuro, metano kaj amoniako. laŭ la kutima procedo, oni produktas la interproduktojn HCN (blua acido), akroleino kaj metilmerkaptano, kies iompostioma kunligo donas aminoacidon.
La - por proteina sintezo – ne necesa metionino estas malkombinita per cistationin-sintetazo al cisteino. La malaktiveco de tiu enzimo kaŭzas homocistinemion, urinadon de homocistino kaj same remetiligon de homocisteino al metionino.
Oni uzas metioninon ĉe infekto de la urinaj vojoj por eviti denovan infektadon. La akcepto de metionino igas la pH-valoron de urino acida, kio malebligas la setliĝon de la bakterioj kaj same la estiĝon de la fosfataj ŝtonoj en la renoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.