From Wikipedia, the free encyclopedia
Metopo en la klasika arkitekturo de la antikva epoko laŭ la Esperanto-vortaro PIV estas "elemento de dorika friso, ŝtonplato dekore aŭ figure skulptita inter du triglifoj".
Laŭ Francisko Azorín metopo estas Ornamita pleto inter ĉiu du triglifoj ĉe la dorikorda friso.[1] Li indikas etimologion el la greka metope, el meta + ope (meza truo) kaj de tie la latina metopa. [2]
Temas pri rektangula arkitektura elemento, kiu alterne kun triglifo konsistigas dekoran bendon supre de antikva dorika konstruaĵo. Metopoj ofte havis pentritajn aŭ skulptitajn dekorojn, la plej fama ekzemplo estas la 92 metopoj de la friso de la Partenono en la akropolo de Ateno, kiu bildigas la batalon inter la centaŭroj kaj la lapitoj. La farbo de la plej multaj metopoj perdiĝis dum la jarcentoj, sed restis sufiĉaj spuroj por havi proksiman ideon de la origina aspekto.
Strukture, metopoj povas esti ĉizitaj el unu bloko kun triglifo aŭ pluraj triglifoj, aŭ ili povas esti ĉizitaj unuope kaj poste esti enmetataj en la triglifajn blokojn kiel en la templo de la diino Afea. Kvankam ili tendencas esti pli-malpli kvadrataj, iuj metopoj estas signife pli respektive malpli larĝaj ol altaj. En iuj frisoj ankaŭ la larĝeco de la metopoj varias.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.