Miĥail Ĥodorkovskij
From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥail ĤODORKOVSKIJ (ruse Михаил Борисович Ходорковский; 26-a de junio 1963 en Moskvo) estas la iama gvidanto de la rusia naftokonzerno Jukos.
Miĥail Ĥodorkovskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1963 (1963-06-26) (60-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa • angla • franca |
Loĝloko | Londono |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Universitato de ĥemia teĥnologio Dmitrij Mendelejev de Rusio • Pleĥanova Rusia Universitato de Ekonomiko |
Familio | |
Patro | Boris Khodorkovsky |
Patrino | Marina Khodorkovskaya |
Edz(in)o | Inna Khodorkovskaya |
Infanoj | Pavel Khodorkovsky • Anastasia Khodorkovskaya |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto • filantropo • entreprenisto • politikisto • ĵurnalisto • rusa oligarĥo |
TTT | |
Retejo | https://khodorkovsky.ru/ |
Li iĝis miliardulo per politikaj kontaktoj kaj financo de propre fondita banko. Ĝis 2003, Ĥodorkovskij estis la plej riĉa viro en Rusio, kaj eble survoje iĝi la plej riĉa viro en la mondo. En 2004, Forbes listigis lin je la 16-a loko de la plej riĉaj homoj de la mondo, kun riĉaĵo taksita je 16 miliardoj da usonaj dolaroj[1].
Ĥodorkovskij estis arestita la 25-an de oktobro de 2003 kaj en majo de 2005 estis juĝita je 8-jara prizono en Siberio, en Krasnokamensk, proksime al la ĉina limo kaj uranminejo.
La 20-an de decembro 2013 li ricevis amnestion de prezidento Vladimir Putin kaj estis samtage liberigita.
Ĥodorkovskij estis implikita en diversaj homamaj klopodoj ekde la komenco de la 21-a jarcento:
- Fondumo Malfermita Ruslando (ruse: Открытая Россия)
- Fondumo Ĥodorkovskij