Michael Healy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Michael Augustine HEALY (naskiĝis la 22-an de septembro 1839 — mortis la 30-an de aŭgusto 1904 en Macon, Georgio, Usono) estis usona kapitano de la United States Revenue Cutter Service (antaŭulo de la usonaj bordogvardistoj, angle: United States Coast Guard).
Michael Healy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1839 (1839-09-22) en Kantono Jones |
Morto | 30-an de aŭgusto 1904 (1904-08-30) (64-jaraĝa) en San-Francisko |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Holy Cross Cemetery |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de la Sankta Kruco |
Familio | |
Frat(in)o | Patrick Francis Healy |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Post la aĉeto de Alasko en 1867, Healy patrolis laŭ la 20 000 mejloj de la alaska bordo dum pli ol 20 jaroj, gajnante respekton saman de la indiĝenoj kaj de la maristoj. Post ekstermo de la balenoj kaj fokoj pro komerca kaptado, lia enkonduko de siberiaj boacoj helpis preventi malsaton inter la indiĝenaj alaskanoj.
Kromnomita "Hell Roaring Mike" (inferkrieganta Mikaelo), kapitano Michael Healy iĝis la unua afrik-usonano, kiu estris ŝipon de la usona registaro. Li estris inter aliaj la ŝipon Bear. En 1999 mendita ŝipo portas lian nomon: USCGC Healy.