From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiel multaj birdoj, marbirdoj ofte migras post la reprodukta sezono. El tiuj, la flugveturado farata de la Arkta ŝterno estas la plej longa inter ĉiuj birdoj, ĉar ili trapasas la ekvatoron por travivi la sudhemisferan someron en Antarkto. Ankaŭ aliaj specioj entreprenas trans-ekvatorajn veturadon, kaj el norde suden kaj el sudo norden. La loĝantaro de Eleganta ŝterno, kiu nestas ĉe Baja California, disiĝas post la reprodukta sezono inter kelkaj birdoj flugante norden al la Centra Marbordo de Kalifornio kaj kelkaj flugante suden tiom malproksime kiom ĝis Peruo kaj Ĉilio por nutri sin en la Marfluo Humboldt.[1] La Griza pufino entreprenas ĉiujaran ciklan migradon kiu rivalas kun tiu de la Arkta ŝterno; birdoj kiuj nestas en Novzelando kaj Ĉilio kaj travivas la nordan someron manĝante en Norda Pacifiko ĉe Japanio, Alasko kaj Kalifornio faras ĉiujaran veturadon de 40,000 mejloj (64,000 km).[2]
Ankaŭ aliaj specioj migras mallongajn distancojn for de siaj reproduktejoj, dum ilia distribuado enmare dependas de la manĝodisponeblo. Se la oceanaj veterkondiĉoj estas maltaŭgaj, marbirdoj migras al pli produktivajn areojn, foje porĉiame se la birdo estas juna.[3] Post sendependiĝo, junaj birdoj ofte disiĝas pli ol plenkreskuloj, kaj al diferencaj regionoj; pro tio ili povas esti vidataj malproksime de la normala teritorio de sia specio. Kelkaj specioj, kiel aŭkoj, ne sekvas antaŭkonsentitajn migradovojojn, sed translokiĝas suden kiam vintro alproksimiĝas.[4] Aliaj specioj, kiel kelkaj stormopetreloj, plonĝopetreloj kaj kormoranoj, neniam disiĝas entute, restante la tutan jaron ĉe siaj reproduktaj kolonioj.
Kvankam la difino de marbirdo supozigas, ke tiaj birdoj vivas sian vivon en oceano, multaj familioj de marbirdoj enhavas multajn speciojn kiuj pasas parton aŭ eĉ plej grandan parton de siaj vivoj interne for de la maro. Eĉ pli rimarkinde, multaj specioj reproduktigas multajn dekojn, centojn aŭ eĉ milojn da individuoj interne. Kelkaj el tiuj specioj ankoraŭ revenas oceanen por manĝi; ekzemple, la Neĝopetrelo, kies nestoj estis trovitaj 300 mejlojn interne de Antarkto, nenion manĝotan povas trovi ĉirkaŭ tiaj reproduktejoj.[5] La Marmoraŭko nestas interne en praarbaroj, serĉante grandajn koniferojn kun larĝaj branĉoj sur kiuj nesti.[6] Aliaj specioj, kiel la Kalifornia mevo, nestas kaj manĝas interne en lagoj, kaj poste moviĝas marborden vintre.[7] Kelkaj kormoranoj, pelikanoj, mevoj kaj ŝternoj havas individuojn kiuj neniam vizitas la maron entute, trapasante siajn vivojn en lagoj, riveroj, marĉoj kaj, ĉe kelkaj mevoj, urboj kaj terkulturejoj. En tiuj kazoj oni supozas, ke tiuj birdoj de tero kaj nesala akvo evoluis el maraj prapatroj.[8] Kelkaj marbirdoj, ĉefe tiuj kiuj nestas en tundro, kiel rabmevoj kaj falaropoj, migras ankaŭ teren.
La plej maraj specioj, kiel petreloj, aŭkoj kaj suloj, estas pi limigitaj en sia kutimaro, sed foje estas vidataj interne kiel vagantoj. Tio okazas plej ofte al neekspertaj junaj birdoj, sed povas okazi ankaŭ al lacigitegaj plenkreskuloj post grandaj ŝtormoj, okazaĵo konata kiel vrakiĝo,[9] kiam ili havigas karegajn vidaĵojn al birdoŝatantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.