From Wikipedia, the free encyclopedia
Migrokolombo (Ectopistes migratorius) estas formortinta birdospecio de la familio kolombedoj, kiu inkluzivas turtojn kaj kolombojn. La specio malaperis estinte la plej ofta birdo de Nordameriko. Oni taksis, ke estis inter tri kaj kvin miliardoj da migrokolomboj, kiam eŭropanoj ekkoloniis Nordamerikon.[1][2] La migrokolomboj vivis en enormaj aroj. Oni rakontas, ke dum migrado eblis vidi svarmojn unumejle larĝajn (1,6 km) kaj tricentmejle longajn (500 km), kiuj bezonis pli ol dek horojn por pasi kaj kiuj povis havi eĉ miliardon da birdoj.[3][4] La specio ne estis same ofta en la antaŭ-Kolumba periodo, ĝis la drasta malpliiĝo de la amerikaj indiĝenoj ĉefe pro eŭropaj malsanoj.[5]
Migrokolombo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vira migrokolombo (preservita per remburado) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Ectopistes migratorius (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Distribua mapo de Ectopistes migratorius ruĝe: reprodukta zono; flave: vintra zono | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Dum la 19-a jarcento, la specio pasis el unu el la plej abundaj en la mondo al la formorto.[6] Iam migrokolombo formis kelkajn el la plej grandaj aroj inter ĉiuj bestoj, eble la dua nur post la lokusto.
Ia malpliiĝo okazis kiel rezulto de mediperdo, kiam la eŭropanoj eksetlis pli interne. Tamen la ĉefa faktoro de ekstermo okazis kiam la viando de tiu kolombo ekestis komercita kiel malmultekosta manĝaĵo por sklavoj kaj malriĉuloj dum la 19-a jarcento, kio rezultis troan ĉasadon je amaskvanto. Okazis malrapida malpliiĝo inter 1800 kaj 1870, sekvita de katastrofa malpliiĝo inter 1870 kaj 1890,[7] fine de kio tiuj birdoj ekestis tre raraj kaj for de la punkto de repliiĝo. 'Martha', laŭ onidiroj la lasta migrokolombo en la mondo, mortis la 1-an de septembro 1914 en Cincinnati.
Temis pri mezgranda kolombo kun pli grizaj supraj partoj ĉefe ĉe kapo, dorso (kun kelkaj nigraj makuloj kaj pli malhela dorsofino) kaj longa vosto. La subaj partoj ĉe brusto kaj supra ventro estis cinamokoloraj kaj la fina ventro preskaŭ blanka. La beko estis nigra kaj la okulringo cinamokolora.
Dum somero, migrokolombo vivis en arbaroj tra Nordameriko orienten ĝis la Roka Montaro: el orienta kaj centra Kanado al nordorienta Usono. Vintre ili migris al suda Usono kaj eventuale al Meksiko kaj Kubo.
La migrokolombo estis tre socia birdo. Ĝi vivis en kolonioj sur centoj da kvadrataj kilometroj, reproduktante laŭ komuna reproduktado de ĝis cento da nestoj en ununura arbo. La ino demetis po unu ovon ĉiun nasksezonon.
Dum aŭtuno, la migrado suden, en aroj da miloj da milionoj, estis senegala spektaklo, kiu kovris la ĉielon:
“ | Fruaj eksploristoj kaj setlantoj ofte menciis migrokolombojn en siaj verkoj. Samuel de Champlain en 1605 informis pri "senkontaj nombroj," Gabriel Sagard-Theodat verkis pri "senfinaj multnombroj," kaj Cotton Mather priskribis la flugon kiel mejle larĝa kaj dum kelkaj horoj por preterpasi. En fruaj 1900aj jaroj jam ne eblis trovi migrokolombojn. | ” |
—La enciklopedio Smithsonian[1] |
Dum la formortigo de la migrokolombo estas rezulto de multaj kaŭzoj, la ĉefa kialo estis la komerca ekspluatado de la viando je amasa kvanto.[1]
Eĉ antaŭ la koloniigo, indiĝenaj amerikanoj eventuale uzis tiujn kolombojn kiel viandon. En la fruaj 1800-aj jaroj, komercaj ĉasistoj komencis retkapti kaj pafadi la birdojn por vendi ilin en la urbomerkatoj kiel viando aŭ kiel logaĵo por kaptiloj aŭ eĉ kiel agrikultura sterko.
Kiam kolomboviando iĝis populara, komerca ĉasado ekis je amasa kvanto. La birdopentristo John James Audubon priskribis la preparadon por mortigado ĉe konata kolomboripozejo: "Malmultajn kolombojn oni vidis, sed multnombraj homoj, kun ĉevaloj kaj vagonoj, pafiloj kaj municio, jam kampis ĉe la bordoj. Du farmistoj el la najbareco de Russelsville, foraj pli ol cento da kilometroj, estis alkondukintaj ĝis tricenton da porkoj por dikiĝi per la mortigotaj kolomboj. Tie kaj tie oni vidis la homojn senplumigante kaj saligante la jam ĉasitajn birdojn meze inter grandaj amasoj de tiuj kadavroj. Sterko kuŝis kelkajn centimetrojn profunde, kovranta la tutan areon de la ripozejo."[8]
La mortintaj kolomboj estis enŝipigitaj per normala ŝarĝa vagono al orientaj urboj. En Novjorko, en 1805, paro da kolomboj vendiĝis kontraŭ du centimoj. Sklavoj kaj servistoj en la 18a jarcento kaj en la 19a jarcento en Usono tre ofte ne vidis alian viandaĵon. Ĉirkaŭ la 1850aj jaroj, oni rimarkis, ke la nombroj de la birdoj ŝajnis malpliiĝi, sed ankoraŭ la mortigado daŭris, akcelante ĝis eĉ pli granda nivelo kiam oni starigis multajn fervojojn kaj telegrafojn, ambaŭ el kiuj permesis pli facilan ĉasadon kaj transportadon de la mortintaj birdoj, post la Usona Enlanda Milito. Nur unu komercĉasisto enŝipigis tri milionojn da kolomboj en la jaro 1878.
Alia grava kialo por tiu formortigo inkludas senarbarigon. La birdoj dependis el glanoj kaj el fagoj por reproduktiĝi kaj ŝanĝis aŭ okupis siajn reproduktejojn laŭ la ciklojn de fruktodoneco de la arboj. Fakte pro la malpliigo de tiuj arbaroj la migrokolombo bezonis ekmanĝi grenon ĉe ĵus setlitaj farmoj, kie ties grandaj nombroj kaŭzis konsiderindajn rikoltoperdojn. Multaj farmistoj devis ekĉasi ilin por manĝi. Tamen tio ne malpliigis draste la loĝantarojn ĝis kiam la komerca ekspluatado ekis.[1]
Eble la birdoj suferis ankaŭ la malsanon Newcastle, infekta birdomalsano kiu estis enmetita en Nordameriko; kvankam la malsano estis identigita en 1926, ĝi estis supozata kiel unu el la faktoroj kialante la formortigo de la migrokolombo.
Klopodoj revivigi la specion per reproduktigo de la travivantaj kaptitaj birdoj estis malsukcesaj. Migrokolombo estis kolonia kaj gregema birdo kiu praktikis komunan ripozadon kaj komunan reproduktadon kaj bezonis la plej taŭgajn reproduktajn kondiĉojn. Estis neeble resetligi la specioj danke al kelkaj kaptitaj birdoj, kaj la malmultnombra kaptita birdaro malfortiĝis kaj mortiĝis. Estas malfacile kalkuli nun la loĝantaron. Ĉiu reproduktejo estis ampleksega kaj la birdoj amasiĝis tiom, ke plej ofte estis centoj da nestoj en ĉiu arbo. Oni supozas, ke nur unu reproduktejo en Viskonsino enhavis ĉirkaŭ 136,000,000 da nestobirdoj. La tekniko de travivo konsistis en amastaktiko. Estis sekureco en grandaj aroj kiuj ofte enhavis centojn da miloj da birdoj. Kiam aro de tiu grando setlis en iu areo, la nombro de la lokaj animalaj predantoj (kiel lupoj, vulpoj, musteloj kaj akcipitroj) estis tiom malgranda kompare kun la entuta nombro de birdoj, ke oni faris malmulte da damaĝo al la aro kiel entuto. Tiu kolonia vivmaniero kaj komuna reproduktado iĝis tre danĝera kiam la homo iĝis predantoj de la aroj. Kiam migrokolombo amasiĝis kune, ĉefe ĉe granda nestoloko, estis facile al la homo mortigi ilin en tiom granda kvanto ke oni ne lasis sufiĉajn birdojn por sukcese reprodukti la specion[9]. Dum la aroj malpliiĝis, la specio alproksimiĝis al malapero [10].
La formortigo de la Migrokolombo levis publikan intereson pri la konservisma movado kaj kaŭzis novajn leĝojn kaj praktikojn kiu malhelpis similan malaperigon de multaj aliaj specioj.
Alkoholtrempita greno eble venenis la birdojn kaj igis ilin pli facile mortigeblaj. Oni faris fajrojn por perfume forpeli la birdojn el la nestoj.[11] Ĉar ili estis en grandaj grupoj, la migrokolomboj estis oportuna celo por masakro. Homoj pafmortigis ilin, bastonumis ilin dum ili dormis sur la branĉoj kaj elprenis siajn idojn de siaj nestoj.
Alia metodo de mortigado estis blindigi birdon kudrinte ties okulojn per kudrilo kaj fadeno; oni ligus tiun birdon al ripozilo kaj oni faligis ĝin; kiam surterigata ĝi flugilfrapis kaj allogis arojn da aliaj preterpasantaj migrokolomboj kiuj estis kaptitaj per reto kaj strangolitaj permane[12] .
Unu el la plej grandaj nestolokoj de Migrokolombo estis ĉe Petoskey, Miĉigano, en 1878. Tie oni mortigis ĉiutage 50 000 birdojn kaj la ĉasado pludaŭris dum preskaŭ kvin monatoj. Kiam la plenkreskaj birdoj kiuj survivis la amasbuĉadon klopodis duafoje nestumi en novaj lokoj, ili estis lokitaj de profesiaj ĉasistoj kaj mortigitaj antaŭ povi kreskigi la idaron.
Konservemuloj estis malutilaj haltigi la buĉadon. Oni proklamis leĝon en Miĉigano kontraŭ retumado de kolomboj je malpli ol du mejloj de nestejoj, sed tio apenaŭ estis obeita: Meze de 1890aj jaroj, la migrokolombo preskaŭ estis malaperinta. Estis tro malfrue por protekti ilin per leĝoj.
La lasta bando de ĉirkaŭ kvarono de miliono da individuoj estis detruita en unu tago en ĉaskonkurso en 1896. La organizantoj de la konkurso sciis, ke oni ne plu vidos pli da aroj da migrantaj kolomboj. En 1897, oni proklamis novan leĝon ankaŭ en Miĉigano petante dekjaran ĉeson, sed tio malsukcesis.
Ĉar temis pri tiom gregema specio, la aro komencis pariĝadon kaj reproduktadon nur kiam estis kunigitaj en grandaj nombroj; oni konstatis nur malfrue, ke etaj grupoj de Migrokolombo ne povis reproduktiĝi sukcese, kaj, ke la survivintaj ekzempleroj ne estis sufiĉaj por resetligi la specion.[1]
La lasta entute vera informo de sovaĝa birdo estis ĉe Sargents, Pike County, Ohio, la 22an marto 1900,[1]. El 1909 ĝis 1912, oni oferis rekompencon por vivanta specimeno;[13] la fakto, ke la rekompenco neniam estis postulita indikas, ke jam ne ekzistis tiam. Tamen nekonfirmitaj vidaĵoj daŭris ĝis 1930 Arkivigite je 2016-03-12 per la retarkivo Wayback Machine. Informoj pri Migrokolombo vidata el Arkansaso kaj Luiziano, en grupoj de dekoj aŭ dudekoj, daŭris ĝis la unua jardeko de la 20-a jarcento.
La naturalisto Charles Dury, el Cincinnati, Ohio, verkis en septembro 1910:
“ | Dum nebula tago en oktobro 1884, je 5a a.m. Mi rigardis tra la fenestro de mia dormoĉambro kaj vidis ses sovaĝajn kolombojn subflugi kaj ekripozi sur la mortintaj branĉoj de alta poplo kiu elstaris ĉirkaŭ cento da piedoj for. Dum mi rigardis, kvazaŭ oldaj amikoj estus revenintaj, ili rapide ekflugis kaj malaperis en la nebulo; tio estis la lasta fojo kiam mi vidis iun el tiuj birdoj en tiu najbarejo.[14] | ” |
En 1857, oni klopodis proklami leĝon favore la kolombon en Ohio kaj la koncerna komitato informis, ke neniam malaperos, ĉar estas sufiĉe nombro da ili. 57 jarojn poste, la 1an de septembro 1914, Martha, la lasta Migrokolombo, mortis en la bestoĝardeno de Cincinnati, Ohio. Ŝi estis frostita en bloko de glacio kaj sendita al la Smithsonian Institution, kie ŝi estis deŝelita kaj muntita. Nune, Martha estas en la arkivo de la muzeo kaj ne estas montrata. Martha estis tiel nomita kiel Martha Washington.
La drama historio de la Migrokolombo sufiĉe impresis la popolan imagon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.