Mimino (filmo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mimino (prononciĝas [MiminO], ruse Мимино́, kartvele: მიმინო) estas ruslingva sovetia komedia filmo, verkita de reĝisoro Georgij Danelija en 1977. La filmo prezentas vivon de kartvelia aviadisto ĉe eta helikoptero, kiu decidis reokupiĝi pri internacia aviado, sed jam sukcese realiginte sian revon sopiras pri sia eta patrujo kaj revenas al sia vilaĝo. Laŭ aserto de la ĉefa aktoro Vaĥtang Kikabidze, en ĉi tiu filmo Danelija "sukcesis esprimi la ideon pri netuŝebla allogo de la homo al terparto, kie tiu maturiĝis, pri radikoj, sen kiuj tiu ne povas vivi"[1]
Mimino | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Мимино |
Produktadlando | Sovetunio |
Originala lingvo | rusa, kartvela |
Kina aperdato | 1977 |
Daŭro | 92 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Reĝisoro(j) | Georgij Danelija |
Scenaro | Viktorija Tokareva, Revaz Gabriadze, Georgij Danelija |
Filmita en | Sovetunio |
Loko de rakonto | Berlino |
Muziko de | Giya Kancheli |
Ĉefrolantoj | Vaĥtang Kikabidze |
Produktinta firmao | Mosfilm |
Honorigoj | 10th Moscow International Film Festival • All-Union Film Festival • Sovetia Ŝtata Premio |
IMDb | |
La filmo estis la unuan fojon montrita dum Moskva Internacia Kinofestivalo la 1-an de julio 1977. La 27-an de marto 1978 ĝi estis unue prezentita por publiko en kinejoj. Ĝi akiris kelkajn premiojn kaj sukcesis inter spektantoj. La reĝisoro kaj ĉefaj aktoroj ricevis la Ŝtatajn premiojn de Sovetunio.