Lueta (hungare Lövéte [loeve:te][1][2]) estas komunumo en Rumanio en la valo de la Homorodul Mic oriente de Odorheiu Secuiesc.
Lueta | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Lövéte (hungare) | |
Iama hungara departemento | Udvarhely | |
Situo | 46° 16′ N, 25° 29′ O (mapo)46.27388888888925.49 | |
| ||
Alto super maro | 620 m | |
Poŝtkodo | 537140 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3.568 (en 2009) | |
– vilaĝo | 3.456 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 84638 | |
Al la komunumo Lueta apartenas Băile Chirui, kiu en 2002 havis 69 loĝantojn (nur 2 % de la komunuma loĝantaro).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 434 loĝantojn, kaj en 1992 3 841 (hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely ). Sur ĝia teritorio troviĝas multaj mineralakvaj fontoj. En ĝia proksimeco situas Băile Chirui (Banejo Kirujo). Ekde la 16-a jarcento oni minas ferŝtonon sur ĝia teritorio. Pro siaj etnografiaj tradicioj ĝi estas unu el la plej konataj komunumoj en Sikullando.
Renomaj personoj
- István Andrássy: kanoniko, direktoro de la biblioteko Batthyaneum.
- Attila Márton: fizikisto
- Márton Balázs (n. 17-a de julio 1929 m. 13-an de aprilo 2016 en Kluĵo.): matematikisto.
- Irén Bugja Farkasné (n. 10-a de decembro 1947): muzeologino, fabelverkistino.
- Albert György (1949): skulptisto
- Imre Egyed-Zsigmond (n. 12-a de majo 1951): kuracisto, scienca esploristo, adjunkto.
- Zita Harmath (n. 14-a de majo 1950): instruistino, artistino.
- Imre Kasza (n. 10-a de septembro 1952): pentristo, grafikisto[3].
- Lajos Ladó (4-a de marto 1907 – Cluj, marto 1964): memuaristo
- László Lázár (n. 5-a de februaro 1925): nevrologo, embriologo
- László Lövétei Lázár (n. 2-a de februaro 1972): poeto, tradukisto, redaktoro de revuo Székelyföld.
- János Mihály (n. 13-a de septembro 1964): historiisto, lokhistoriisto.
- József Mihály (1853–1927): kuracisto, instruisto, teatrokritikisto, tradukisto
- József Miklósy (16-a jarcento): kanoniko de Nagyvárad.
- János Lázár grafo (1702–1772): kortega konsilanto, poeto, historiisto
- András Lövétei (1761 – ?): unitariisma pastro, eklezia verkisto
- István Lövétei (1776 – 1820): pastro en Lókod kaj Koloĵvaro.
- Lajos Orbán (1788 – Debreceno, 1832): pastro, instruisto, poeto
- Angéla Sorbán (n. 5-a de februaro 1965): sociologino.
- Moseo Székely (? 1550 – Brassó, 17-a de julio 1603): landestro de Transilvanio.
- László Török (n. 7-a de februaro 1929 – Târgu Mureș, 19-a de decembro 1997): ĵurnalisto, filmkritikisto.
Bibliografio
- Szabó Botár Erzsébet: Lövétei szedettesek, 1998.
- András József:Lövéte a megtartó falu, 2012.
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.