From Wikipedia, the free encyclopedia
Minijupo, aŭ mini-jupo, estas jupo tre super la genuoj, proksima al la gluteoj. Se la supraĵo kaj jupo formas unu tutaĵon, tiam temas pri mini-robo. Mikro-jupoj estas treege kurtaj, kaj plej ofte nur portataj por publikaj eventoj.
Mini-jupoj estis inventitaj de Mary Quant, kiu ankaŭ inventis kaj promociis kurtkalsonojn (hot pants). Estas malkonsento pri kiu havis la ideon unue; kelkaj parolas pri André Courrèges aŭ John Bates.[1] La kurta kaj ĉiam pli kurta jupo jam evoluis inter modemaj junaj virinoj: la dezajnistoj kiuj adaptis ĝin nur helpis disvastigi la stilon. Rilate al Quant, ŝi donis al ĝi nomon. Mary Quant nomis la mini-jupon laŭ la nomo de sia preferata aŭto, la Mini[2]. Ŝi tiel ŝatis la aŭton, ke ŝi havis iun speciale dezajnitan por ŝi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.