Mino (dio)
egipta dio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mino estas antikva egipta dio kies kulto estiĝis en la egipta antaŭdinastia periodo (antaŭ la fino de la 4-a jarmilo antaŭ nia erao). Li estis reprezentita en multaj malsamaj formoj, sed estis ofte bildigita en vira homa formo, montrita kun erektita peniso (kiun li en iuj bildigoj tenas en sia maldekstra mano) kaj kun draŝilo, kiun li tenas en sia dekstra brako. En la antaŭdinastia epoko li estis la dio de reprodukto[1].
Tiu ĉi artikolo temas pri la egipta dio Min, esperantigebla Mino. Por aliaj signifoj de la vorto vidu la apartigan paĝon mino. |