Mnichovo Hradiště
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mnichovo Hradiště, (laŭvorte tradukite signifas Burgejo de monaĥo) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la rivero Jizera, en Mezbohemia regiono, norde de Mladá Boleslav. En 2023 ĝi havis 8 949 loĝantojn.
Mnichovo Hradiště | |||
germane Münchengrätz, latine: Gredis Monachorum | |||
urbo | |||
Kastelo en Mnichovo Hradiště | |||
|
|||
Oficiala nomo: Mnichovo Hradiště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Mladá Boleslav | ||
Administra municipo | Mnichovo Hradiště | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Jiĉina montetaro | ||
Memorindaĵo | Mnichovo Hradiště kastelo | ||
Interesaĵoj | Drabaj ĉambretoj, Valečov | ||
Rivero | Jizera | ||
Situo | Mnichovo Hradiště | ||
- alteco | 240 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 31′ 17″ N 14° 58′ 25″ O (mapo) | ||
Areo | 34,32 km² (3 432 ha) | ||
Loĝantaro | 8 949 (2023) | ||
Denseco | 260,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1279 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 294 11 ĝis 295 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0207 | ||
NUTS 5 | CZ0207 536326 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 12 | ||
Bazaj setlejunuoj | 28 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Mnichovo Hradiště | |||
Retpaĝo: www.mnhradiste.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Boseň, Březina, Bakov nad Jizerou, Chocnějovice, Loukovec, Jivina, Klášter Hradiště nad Jizerou, Kněžmost, Mohelnice nad Jizerou kaj Ptýrov.
La urbo estas nomata ankaŭ kiel enirpordego al Ĉeĥa paradizo. Ĝi estis fondita en la 13-a jarcento de monaĥoj el la proksima monaĥejo Hradiště. Václav Budovec z Budova konstruigis en ĝi reprezentan renesancan kastelon, kies posta posedanto estis ankaŭ Albrecht z Valdštejna (Albrecht de Wallenstein). Lia kripto troviĝas en la kapucena monaĥejo.
Ekonomie la urbo estas konata pro produktado de kamionoj, vestaĵoj, nutraĵoj kaj lignaĵoj.