Modernismo (hispanlingva literaturo)
hispanlingva literatura movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
En la literaturo en hispana lingvo, la termino modernismo estas uzata por literatura movado kiu disvolviĝis proksimume inter la jaroj 1880-1920, ĉefe en la etoso de la poezio, kiu karakteris pro ambigua kreativa ribelemo, narcisisma kaj aristokratema rafinemo, kulturismo kosmopolita kaj profunda estetika renovigo de la lingvaĵo kaj de la metriko.