From Wikipedia, the free encyclopedia
Mulao Mohamed Omar (aŭ Muĥammed Umar; perse/paŝtoe: ملا محمد عمر , Mullā Muḥammad 'Umar; naskiĝinta inter 1950 kaj 1962 [1] [2]. - mortinta la 23-an de aprilo 2013 [3] [4] ), aŭ simple Mulao Omar, estis afgana ribelul-komandanto kiu fondis la Islaman Emirlandon de Afganio en 1996. La Talibano rekonis lin kiel "Komandanton de la Fideluloj" (Amīr al-Mu'minīn, arabe أمير المؤمنين )[5] ĝis lin sekvis mulao Akhtar Mansour en 2015. Kelkaj fontoj priskribis Mulaon Omar kiel "Ĉefon de la Supera Konsilio de Afganio".[6]
Mohamed Omar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1959 en Ĥakrez |
Morto | 23-an de aprilo 2013 (53-jaraĝa) en provinco Zabul, Islamska Republika Afganistanu |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | provinco Zabul |
Lingvoj | paŝtuna |
Ŝtataneco | Reĝlando Afganio Islama Ŝtato Afganio Demokratia Respubliko Afganio Respubliko Afganio Afganio |
Alma mater | Darul Uloom Haqqania (en) Jamia Uloom-ul-Islamia (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Abdul Manan Omari (en) |
Infano | Mohammad Yaqoob (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Omar estis serĉata de la Programo "Kompensoj por Justeco" de la usona registaro ekde oktobro 2001 pro ŝirmado de Usama bin Laden kaj aliaj ekstremistoj de Al-Kaida en la jaroj antaŭ la atakoj de la 11-a de septembro 2001. Li verŝajne direktis la talibanan ribelon kontraŭ NATO kaj la registaro de Afganio. Dum lia oficado kiel Emiro de Afganio, Omar malofte forlasis la grandurbon Kandaharo kaj malofte renkontis eksterulojn, anstataŭe fidante je ministro pri eksteraj aferoj Wakil Ahmed Muttawakil por la plimulto de diplomatiaj necesaĵoj.
En julio 2015, la afgana registaro raportis ke Omar mortis en 2013 en la pakistana grandurbo de Karaĉio. La fakton de lia morto (kvankam ne la detalojn) konfirmis talibano.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.