Moldava
municipo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Moldava (germane Moldau) estas municipo troviĝanta en nordokcidenta parto de Ĉeĥio apud limo kun Germanio en distrikto Teplice en Regiono Ústí nad Labem. Vivas en ĝi 191 loĝantoj (2024). Ĝi etendiĝas sur montetpintoj de Ercmontaro, en ebenaĵoj de Nové Město kaj en valo de fonto de rivero Mulde en mezproksima supermara alteco 790 m. La municipo estas dividita en tri partojn – Horní Moldava, Dolní Moldava kaj Nové Město. Ĉiu el tiuj ĉi partoj estas malproksima de si ĉirkaŭ 2 km. Ĉiuj tri partoj de la municipo havas regulan aŭtobusan komunikon kun urbo Hrob kaj la banloka Teplice. Nové Město kaj Horní Moldava troviĝas en fervojlinio Most–Litvínov–Moldava de la tielnomata "Moldava montara fervojo". En la teritorio de Moldava antaŭe troviĝis ankoraŭ domaroj Oldříš kaj Pastviny, kiuj pereis en la kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento.
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Pri lingvo temas artikolo moldava dialekto.
Moldava | |||
germane Moldau | |||
municipo | |||
Moldava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Moldava | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Teplice | ||
Administra municipo | Duchcov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Rivero | Mulde | ||
Situo | Moldava | ||
- alteco | 725 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 15″ N 13° 39′ 26″ O (mapo) | ||
Areo | 32,42 km² (3 242 ha) | ||
Loĝantaro | 191 (2024) | ||
Denseco | 5,89 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1392 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 417 81 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0426 | ||
NUTS 5 | CZ0426 567728 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Moldava | |||
Retpaĝo: www.moldava.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rechenberg-Bienenmühle, Hrob, Osek, Hermsdorf, Altenberg kaj Mikulov.