Mon (lingvo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lingvo mon (birme မွန်ဘာသာစကား, taje ภาษามอญ) apartenas al la aŭstralazia lingvaro kaj estas parolata de 1 miliono da homoj[1] apartenantaj al la Mon-popolo kiuj loĝas en Birmo (Mjanmao) kaj Tajlando. La lingvo mon estas minacata lingvo, ĉar la pli juna generacio - sub forta socia premo - pli kaj pli ekuzas la birman lingvon[2]. Male al plej multaj aliaj lingvoj en la regiono, la lingvo mon ne estas tona lingvo. La alfabeto de la lingvo mon havas 35 konsonantojn, inkluzive de vokalo traktata kiel konsonanto.
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Monic ...
Mon (lingvo) | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Monic | |
Parolantoj | 850 000 |
Skribo | Old Mon script |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | mnw |
Glottolog | monn1252 |
Angla nomo | Mon |
Franca nomo | môn |
Fermi
La lingvokodo estas Mon [mnw] ISO 639-3[3]. Ĝiaj parolantoj ĉefe loĝas en la birmaj subŝtatoj Kajino, Mon kaj Tanintharyi (Tenasserim).