Monarka papilio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La monarka aŭ monarĥa papilio (Danaus plexippus) estas speco de lepidoptero de la familio Nimfaledoj, superfamilio Papilionoideoj. Ĝi estas eble la plej konata el ĉiuj papilioj de Nord-Ameriko. De la 19a jarcento ĝi estis enkondukita en Nov-Zelando kaj en Aŭstralio. Je la alia flanko de Atlantiko ĝi loĝas ankaŭ en la Kanariaj Insuloj, Acoroj, Madejro kaj Andaluzio, kaj ĝi foje aperas kiel migranto en Okcidenta Eŭropo.
Monarka papilio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La subspecio D. Plexippus plexippus efektivigas unu el la plej vastaj kaj abundaj migradoj de insektoj.. La aŭtuna generacio posedas grandan reziston kaj vivas plej longe, ĝis naŭ monatoj, dum aliaj generacioj povas vivi ĝis 24 tagoj. Danke al ĉi tiuj karakterizaĵoj ĝi povas vojaĝi ĝis 4,000 kilometrojn de Kanado kaj la nordo de Usono ĝis la pinarbaroj en la centro de Meksiko kaj returne.
Ĝiaj flugiloj estas oranĝ-koloraj kun nigraj linioj kaj estas facile rekoneblaj.