Bestoj (science: Animalia) estas organismoj kiuj konsistas el pli ol unu ĉelo (plurĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kaj kiuj malsame ol plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn). Anstataŭ eltiri sian energion el fotosintezo, bestoj nutras sin el aliaj bestaj aŭ plantaj organismoj (tio estas, ili estas Heterotrofoj) kaj el oksigeno por la spirado. La plej multaj bestoj estas movkapablaj kaj havas sentajn organojn. Alia ĉefa trajto estas ke ili reproduktiĝas per seksa reproduktado. Tiuj trajtoj estas ĝenerale, sed estas ankaŭ kelkaj malmultaj esceptoj.

Kiel legi la taksonomion
Besto
Troveblo de fosilioj: Ediakarana periodo - ĉi-epoke

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Linnaeus, 1758
Subdivizio: Subregno Parazooj Parazoa''

Subregno Eumetazoa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Le bestojn karakterizas disvolviĝo per embrio, kiu ĉe la plej multaj bestoj trapasas fazon de blastulo, kaj kiu determinas fiksan korpan planon (kvankam multaj specioj povas suferi poste metamorfozojn). La bestoj formas naturan grupon tre ligitan kun la fungoj. Bestoj estas unu el kvar regnoj de la domajno Eŭkariotoj, kaj al ĝi apartenas ankaŭ la homoj. La scienco pri bestoj nomiĝas bestosciencozoologio.

Oni priskribis ĉirkaŭ 1.5 milionojn da vivantaj animalaj specioj — el kiuj ĉirkaŭ 1 miliono estas insektoj — sed oni ĉirkaŭkalkulis ankaŭ ke estas ĉirkaŭ 7 milionoj da animaloj totale. Animaloj gamas laŭ grando el 8.5 miliononoj da metro al 33.6 metroj kaj havas plej ofte kompleksan interagadon unu kun alia kaj ties medioj, formante interplektitajn manĝoretojn.

Plej vivantaj (ne formortintaj) animalaj specioj estas klasitaj en Duflankuloj, nome klado kies membroj havas duflankan simetrian korpoplanon. La Duflankuloj aŭ Bilateria inkludas la Prabuŝulojn — en kiuj troviĝas multaj grupoj de senvertebruloj, kiaj nematodoj, artropodoj, kaj moluskoj — kaj la Novbuŝuloj, al kiuj apartenas ekinodermoj kaj ĥorduloj (inter kiuj estas la vertebruloj). Vivoformoj konsideritaj kiel pra-animaloj estis jam en la Ediakara-faŭno de la fino de Antaŭkambrio. Plej modernaj animalaj filumoj iĝis klare establitaj en la fosilia registro kiel maraj specioj dum la Kambria eksplodo antaŭ ĉirkaŭ 542 milionoj da jaroj.

Aristotelo dividis bestojn en tiuj kiuj havas sangon kaj tiuj kiuj ne havas sangon. Carl Linnaeus kreis la unuan hierarkian biologian klasigon por animaloj en 1758 per sia Systema Naturae, kiun Jean-Baptiste Lamarck etendis al 14 filumoj ĉirkaŭ 1809. Fine de la 1800-aj jaroj, Ernst Haeckel dividis la animalan regnon en la multĉelaj Metazooj (nune sinonima kun Animalia) kaj la Protozooj, unu-ĉelaj organismoj ne plu konsideritaj animaloj. En moderna epoko, la biologia klasigo de animaloj fidas en antaŭenirintaj teknikoj, kiaj la molekula filogenetiko, kiu estas efika por demonstri la evolucian rilataron inter animalaj taksonoj.

Laŭ Jean-Baptiste Lamarck, bestoj "estas vivantaj organizitaj korpoj, provizitaj per partoj ĉiam iriteblaj, preskaŭ ĉiuj digestas la nutraĵojn, per kiuj ili sin nutras, kaj moviĝas, unuj per la sekvo de volo ĉu libera, ĉu dependa, la aliaj per tiuj de ilia ekscitita." Tiel ili diferenciĝas de la plantoj. Ekzemploj de bestoj estas hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp. Laŭ diversaj difinoj de "besto" kaj "animalo" povas homo esti aŭ ne esti konsiderata besto, vidu lingvan noton.

Homoj laŭlonge de la historio uzadis multajn aliajn bestajn speciojn por manĝo, ekzemple kaj ĉefe por akiri viandon, lakton, kaj ovojn; por materialoj, kiaj ledo kaj lano; kiel maskotoj; kaj kiel laborfortaj animaloj por atingi energion kaj transportojn. Hundoj estis uzataj por ĉasado, dum multaj surteraj kaj akvaj animaloj estas ĉasataj por sporto, distrado aŭ por akiri manĝon aŭ aliajn materialojn. Animaloj aperis en arto el la plej fruaj tempoj kaj same aperis en mitologio kaj religio.

Oops something went wrong: