Monda Organizaĵo pri Sano
faka institucio de UNo pri internacia publika sano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monda Organizaĵo pri Sano (ankaŭ Monda Organizo pri Sano aŭ MOS (konata plej ofte sub la angla nomo WHO (World Health Organization) aŭ la franca OMS (Organisation mondiale de la santé)) estas la branĉo de UN, kiu zorgas pri sano.
Monda Organizaĵo pri Sano | |||||
---|---|---|---|---|---|
World Health Organization | |||||
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj • eldonejo de malfermita aliro • internacia organizaĵo • akademia eldonejo | |||||
Komenco | 7-a de aprilo 1948 vd | ||||
Antaŭe | Office international d'hygiène publique vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 499386 / 120985 (mapo)46.232766.13435 | ||||
Lando(j) | Svislando • Filipinoj • Egiptio • Usono • Danio • Barato • Respubliko Kongo vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Membro de | International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers vd | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
Filioj | World Health Organization Regional Office for Africa • Pan American Health Organization • World Health Organization Regional Office for Europe • Alliance for Health Policy and Systems Research • World Health Organization (France) • World Health Organization Regional Office for South-East Asia • World Health Organization Regional Office for the Eastern Mediterranean • World Health Organization Regional Office for the Western Pacific • Internacia Centro por Esplorado pri Kancero • International Clinical Trials Registry Platform vd | ||||
| |||||
Posedatoj | MedNet vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi estis fondita la 7-an de aprilo 1948: tial okazas ĉiujare je tiu tago la Monda San-Tago. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Ĝenevo (Svislando).
La deveno de MOS troviĝas en la militoj dum la fino de la 19-a jarcento (en Meksiko, en Krimeo). Post la Unua mondmilito, la epidemio de la tiam nomita "hispana gripo" en la jaroj 1918–1919, kiu kaŭzis pli ol 20 milionojn da mortoj dum ses monatoj, trudpelis la tiaman Ligon de Nacioj estigi sian sankomitaton, kiu estis embrio de MOS. Laŭ sia konstitucio, MOS celas kreskigi kiel eble plej alten la nivelon de la sanstato por ĉiuj popoloj. En la konstitucia dokumento, la sano estas difinita kiel stato de kompleta bonfarto fizika, mensa kaj socia, kaj ĝi do ne konsistas nur el foresto de malsaneco aŭ malfirmeco.