Moskva matematika papiruso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Moskva matematika papiruso estas malnov-egipta papiruso kun matematika enhavo, kiu entenas kolekton de entute 25 kalkultaskoj. Ĝi longas 5,44 m kaj larĝas nur 8 cm, estas datita je jaro 1850 a.K. kaj estas krom la papiruso Rhind unu el la plej gravaj historiaj fontoj pri matematiko en antikva Egiptio.