Moskvaj centraj diametroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Moskvaj centraj diametroj (MCD) (ruse Московские центральные диаметры (МЦД)) estas ekster-strata linia sistemo de fervoja transporto en Rusio, kreita surbaze de la ekzistanta infrastrukturo de la Moskva fervojo[1][2][3]. En la amaskomunikilaro, la projekto estas nomata ankaŭ «surfaca metroo»[4][5], kvankam fakte ĝi ne estas metroo[6][7]. Ĝi ligas Moskvon kaj la urbojn apud Moskvo: Lobnja, Dolgoprudnij, Odincovo, Krasnogorsk kaj Podolsk. La du unuaj diametroj kun totala longo de 132 km en la miksita trafika horaro malfermiĝis la 21-an de novembro 2019[8]. La longeco de la du unuaj itineroj kun 58 stacioj estas 132 km. La diametroj estas priservataj de «Centralnaja prigorodnaja passaĵirskaja kompanija» (ruse Центральная пригородная пассажирская компания, Centra antaŭurba pasaĝera kompanio)[9][10].
Moskvaj centraj diametroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
commuter rail network • reto de publika transporto | |||||
Lando(j) | Rusio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Moskvaj centraj diametroj Московские центральные диаметры MCD | |
---|---|
Trajno en Odincovo | |
commuter rail network • reto de publika transporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Moskvo Moskva provinco |
Transportsistema speco | Trajno |
Komenco de trafiko | 21-a de novembro 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 303 km |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de stacioj | 140 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Transportisto | Rusiaj Fervojoj |
Mapo | |