From Wikipedia, the free encyclopedia
Mozilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo komunuma projekto open-source developer (en) | |||||
Komenco | 23-a de februaro 1998 vd | ||||
Poste | Mozilla-Fondaĵo vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Fondinto(j) | Jamie Zawinski vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
En februaro de 1998, Netscape liveris la plejparton de la fontodosieraro de sia populara programaro Communicator (inkluzive la TTT-legilon Navigator) per malfermitkoda permesilo. Por teni la kunlaboradon pri Mozilo, Netscape kreis ankaŭ la organizaĵon Mozilla kaj la TTT-ejon http://www.mozilla.org/. Kvankam oni baldaŭ forlasis la originalan fontodosieraron, la organizaĵo fine sukcesis produkti Mozilon, interretan programaron pli kapablan ol Communicator.
Kiam Netscape maldungis disvolviĝistojn de Mozilo, la aŭtonoma neprofita fondaĵo Mozilla (Mozilla Foundation) komenciĝis je 15-a de julio en 2003.
Je 3-a de aŭgusto de 2005 la korporacio Mozilla komenciĝis.
Komence, la projekto estis intencita krei anstataŭigon de la Netscape retumilo (Communicator). Tamen aktuale, ili ĉefe verkas pri la Mozilla Firefox TTT-legilo, Mozilla Thunderbird kliento por retpoŝto kaj novaĵgrupoj, kalendaro Mozilla Sunbird, k.t.p. Ili ankaŭ gastigas aliajn projektojn kiel SeaMonkey kaj Camino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.