Mozilla Sunbird

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mozilla Sunbird
Remove ads

Mozilla Sunbird estas memstara kalendara aplikaĵo de la projekto Mozilo kaj estas partoprojekto de Mozilla Calendar, kiu krome ampleksas la etendaĵon Lightning por Thunderbird. Sunbird uzas ekde versio 0.3a1 datumbazon de SQLite por interna konservado de kalendaraj datumoj, subtenas tamen ankaŭ la normon iCalendar por konservado kaj ŝargado de eksteraj kalendaroj. Ekzistas pliaj importaj kaj eksportaj filtriloj por diversaj aliaj dosierformatoj.

Rapidaj faktoj Aŭtoro, Programisto ...

La aplikaĵo fine subtenu kaj la foliumilon Mozilla Firefox kaj la retpoŝtan programon Mozilla Thunderbird kaj donas plian kontribuon al plena malfermitkoda alternativo al Microsoft Internet Explorer kaj Microsoft Outlook, sed ankaŭ al la makintoŝaj programoj Apple Mail kaj iCal.

Remove ads

Evolustato

Sunbird ankoraŭ troviĝas en la evoluiga fazo. La programistoj momente rekomendas nur testuzadon. La aktuala versio 0.9 aperis la 23-an de septembro 2008 kaj estas en 30 oficialaj lingvoj kaj aldone en Esperanto havebla. La versio 1.0 estas anoncita por la unua duonjaro de 2009.

Portebla Sunbird

Ekde la versio estas speciala varianto, kiu povas esti startigata el iu ajn datumportilo sen instalo. La aktuala versio estas 0.9, kiel ĉe la instalversio.

Remove ads

Funkcioj

Mozilla Sunbird en Esperanto

Moziall Sunbird estas nun ankaŭ en Esperanto. La esperanta versio tamen estas neoficiala, ĝi do estas nur havebla de la retejo, kiu estas menciita sub Eksteraj ligiloj. La esperanta versio havas la aktualan version 0.9.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads