From Wikipedia, the free encyclopedia
La multkolora dikkapulo (Carterocephalus palaemon) estas tagpapilio el la familio de la dikkapaj papilioj (Hesperiidae).
Multkolora dikkapulo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Carterocephalus palaemon (Pallas, 1771) | ||||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||||
Carterocephalus mackenziei Wyatt, 1965 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La flugtempo estas ekde aprilo ĝis julio inkluzive. La precipaj gastigantaj kreskaĵoj estas la bromusoj.
La papilio havas flugillarĝecon de 29 ĝis 31 milimetroj. La supraj flankoj estas malhele brunaj kun ŝuto de oranĝkoloraj skvamoj ĉe la bazo de la flugiloj, kaj oraj makuloj. Similas la baza modelo je la suba flanko sed la frontflugiloj estas oranĝkoloraj kun malhelaj makuloj, kaj la malantaŭaj flugiloj estas flavruĝaj kun kremkoloraj nigre randitaj makuloj. La seksoj estas similaj kvankam la femaloj ĝenerale estas iomete pli grandaj.
La multkolora dikkapulo estas holarktisa papilio. Ĝi estas vaste disvastigata en norda kaj centra Eŭropo kvankam ne ĉeestanta en Italujo, Portugalujo, Irlando, Danujo kaj nur tre loke en Hispanujo, Grekujo kaj Britujo.
En Anglujo la papilio estas formortinta ekde 1976 sed havas staremajn populaciojn en Skotlando. Klopodoj por reenmeti ĝin Angluje estas ekintaj dum la 1990-aj jaroj. Antaŭe la multkolora dikkapulo tie estis vaste disvastigita kun izolitaj populacioj ekzemple en Devon kaj Hampshire. Oni supozas ke la malapero de la kopsarbaro [1] malaperigis la papilion [2][3][4].
En Nederlando kaj Belgujo ĝi estas endanĝerigata kaj respektive vundebla.
La arealo de la multkolora dikkapulo etendiĝas tra Azio kaj Japanujo kaj ankaŭ en Nordameriko , tra suda Kanado kaj partoj de norda Usono inkluzive de Nov-Anglujo, la areo de la Grandaj Lagoj kaj nordokcidenta Usono, tiom fore suden kiom Kalifornio.
Ĝi vivas en kaj ĉirkaŭ humidaj herbejoj kaj marĉaj arbaroj kie ĝi preferas arbarajn vojojn kaj duonarbarojn. Bluaj floroj de tiaj lokoj ŝajne havas specialan altiran forton por la papilio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.