From Wikipedia, the free encyclopedia
En Francio, la municipa Konsilio estas la asembleo elektita de la municipo komisiita pri la « solvado, per sia pridiskutado, de la aferoj de la municipo »[1].
La municipa Konsilio devas kunveni almenaŭ unufoje en ĉiu jarkvarono, aŭ post serioza peto de almenaŭ triono de ĝiaj konsilianoj, sed plej ofte kunvenas unufoje monate.
La municipa Konsilio regas la plej malgrandan francan teritorian subdividon, kiu havas juran kaj financan aŭtonomecon, la municipo.
La nombro de seĝoj de la municipa Konsilio dependas de la nombro de loĝantoj. Tiu nombro estas fiksita per leĝo[2], de 7 seĝoj por la municipoj kun malpli ol 100 loĝantoj al 69 seĝoj por tiuj kun pli ol 300 000 loĝantoj.
Kvanto de loĝantoj | < 100 | < 500 | < 1 500 | < 2 500 | < 3 500 | < 5 000 | < 10 000 | < 20 000 | < 30 000 | < 40 000 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kvanto de konsilianoj | 7 | 11 | 15 | 19 | 23 | 27 | 29 | 33 | 35 | 39 |
Kvanto de loĝantoj | < 50 000 | < 60 000 | < 80 000 | < 100 000 | < 150 000 | < 200 000 | < 250 000 | < 300 000 | ≥ 300 000 | |
Kvanto de konsilianoj | 43 | 45 | 49 | 53 | 55 | 59 | 61 | 65 | 69 |
Por Parizo, Liono kaj Marsejlo, la kvanto de municipaj konsilianoj, ne konfuzendaj kun la arondismentaj aŭ sektoraj konsilianoj pli multaj sed kun limigitaj povoj, estas fiksita per la Leĝo PLM[3] :
La municipaj konsilianoj estas elektitaj per rekta universal voĉdonado por ses jaroj kaj relekteblaj. Iuj municipoj kreis konsiliojn de senioroj, kiuj funkcias laŭ reguloj proksimaj al tiuj de la konsilio de junuloj : tiel estas en Antony.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.