Muzeo en Badaĥozo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo de Belartoj de Badaĥozo, en hispana Museo de Bellas Artes de Badajoz, konata ankaŭ kiel Museo Provincial de Bellas Artes de Badajoz, estis fondita en 1919 kun sidejo en Badaĥozo, ekstremaduro, Hispanio. La kolekto estas formata per ĉirkaŭ 1 400 artaĵoj de pentrarto, skulptarto, gravurado kaj desegno de pli ol 350 artistoj kiel Francisco de Zurbarán, Luis de Morales, flandraj pentristoj, Francisco de Goya, Felipe Checa, Pedro Torre-Isunza, Eugenio Hermoso, Adelardo Covarsí, Antonio Juez Nieto, Nicolás Megía, Francisco Pedraja Muñoz, Picasso kaj Dalí, inter aliaj. Kompletigas la kolekton kelkajn pecoj de meblarto. Ĉio tio fars ĝin la unua pentromuzeo en la regiono kaj unu el la plej bonaj kolektoj de tuta Hispanio.
Muzeo de Belartoj de Badaĥozo | ||
---|---|---|
arta muzeo monumento | ||
Komenco | 1919 vd | |
Geografia situo | 38° 52′ 49″ N, 6° 58′ 18″ U (mapo)38.880194444444-6.9716666666667 | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Situo | Badaĥozo | |
Adreso | C. Duque de San German, 2-4, 06001 Badajoz | |
Poŝtkodo | 06071 | |
| ||
Posedata de | Diputación de Badajoz vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La direktoradon de la muzeo plenumis ĝenerale intelektuloj kaj pentristoj prestiĝaj kiel Adelardo Covarsí (inter 1919 kaj 1951), José María Collado (1958 ĝis 1981) kaj Francisco Pedraja Muñoz (1981-1996).
Krom tiuj de la klasikaj pentristoj, la muzeo konservas ampleksan kolekton de regionaj pentristoj, inter kiuj realistaj de la 19-a jarcento kaj regionalistaj de la 20-a jarcento, kiel Felipe Checa, Nicolás Megía, Adelardo Covarsí kaj Eugenio Hermoso. La moderna pentrarto estas reprezentata per verkoj de Timoteo Pérez Rubio, Godofredo Ortega Muñoz, Bonifacio Lázaro, Francisco Pedraja Muñoz, Juan Barjola kaj Antonio Ángel González.
Krom la permanenta kolekto, la muzeo proponas portempajn ekspoziciojn, inter kiuj elstaras jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.