Esperanto-eldonejo From Wikipedia, the free encyclopedia
Möller & Borel estis eldonejo de Esperanto-Literaturo en Berlino, fondita en 1903. Ĝia adreso estis Prinzenstraße 95 en la kvartalo Kreuzberg, kie okazis ankaŭ la fondo de la Berlina Esperanto Grupo 1903, poste ekde 1909 Lindenstr. 18-19, Berlin S.W., same en la kvartalo Kreuzberg. Ĝin posedis Wilhelm Möller kaj Jules Borel. Ĝi interalie eldonis Esperantan Bibliotekon Internacian, la revuon Germana Esperantisto kaj multajn lernolibrojn, vortarojn kaj gramatikojn de Esperanto. Ekde la translokiĝo al nova firmaa konstruaĵo en 1909 la eldonejo ankaŭ vivtenis nacian informan oficejon pri Esperanto, la unua el intertempe tri institucioj nomataj Germana Esperanto-Centro, kiun ekde la jaro 1922 ĝis la malpermeso de Esperanto en Nazia Germanio (1935/1936) pluvivtenis la eldonejo Friedrich Ellersiek GmbH, same en Berlino.
Jean Borel laŭ propraj rememoroj de 1924 povis konvinki sian fraton Jules al la fondo de Esperanto-branĉo en la eldonejo sub la kondiĉo, ke li restos en Berlin kaj mem zorgos pri la afero. La eldonejo okupiĝis pri diversaj temoj, ekz. naturkuracado, informoj por bankistoj, judismo en Germanio kaj kiel menciite Esperanto.
La presejo de Möller & Borel laboris ankaŭ por aliaj klientoj.
La presejo regule kaj dum jardekoj laboris por la "Deutscher Bund der Vereine für naturgemäße Lebens- u. Heilweise", kies estro Paul Schirrmeister eldonis la revuon "Der Naturarzt" kaj aliajn verkojn, kiuj apartenas al la vivreforma movado.
Ekzemple verko de la aŭtorino Rose Stolle, kiu publikikis en la jaro 1900 en la eldonejo de Möller verkon kun la titolo Schönheits-Pflege : Winke und Ratschläge zur Erhaltung der Schönheit des Weibes (Flegado de beleco: Konsiloj por konservi la belecon de la virino), aperis en traduko de Jean Borel kiel N-ro 17 en la serio Esperanta Biblioteko Internacia sub la titolo Konsiloj pri Higieno
En 1944 la kvartalo, kie troviĝis la eldonejo, estis detruita per aviadila bombardado. En la proksimeco estis multaj eldonejoj kaj presejoj, interalie de la socialdemokrata gazeto "Vorwärts", pri kiu ekde 2013 informas memortabulo, kiu informas pri la strukturo kaj historio de la kvartalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.