Nacia Banko de Aŭstrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Banko de Aŭstrio - germane oficiale Oesterreichische Nationalbank AG (OeNB, la vortokomenca literumo "oe" anstataŭ "ö" aspektas nekutima, sed tiel apartenas al la nomo) - estas la centra banko de Aŭstrio. Ĝi estas integra ero de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ESCB) kaj de la Eŭrozono. La banko esence kontribuas al la formigo de la ekonomia evoluo en Aŭstrio kaj en la aliaj ŝtatoj de la Eŭrozono. Jure temas pri akcia kompanio. La banko tamen estas limigita per pliaj reguligoj, fiksitaj en la ŝtata "leĝo pri la nacia banko" (germane Nationalbankgesetz, NBG) - tio rezultigas el sia aparta pozicio kiel centra banko. En la Eŭrozono la banko kontribuas al stabileco-orientita valuta politiko. Nacie ĝi zorgas pri la stabileco de la enlanda financa ekonomio, garantias sufiĉan cirkulantan monkvanton enlande, kaj administraj alivalutajn rezervojn, kiuj helpas stabiligi la valuton Eŭro en krizaj periodoj. Krome, inter alie, la banko produktiĝas la aŭstrajn eŭro-monerojn.
Nacia Banko de Aŭstrio | ||
---|---|---|
centra banko vd | ||
Dum | 1-a de junio 1816 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Banko de Aŭstrio-Hungario | |
Sekvanto | Eŭropa Centra Banko | |
Ĉefestro(j) | Robert Holzmann • Harald Mahrer • Hans Rizzi • Eugen Margarétha • Reinhard Kamitz • Andreas Korp • Wolfgang Schmitz • Hans Kloss • Stephan Koren • Herbert Koller • Hellmuth Klauhs • Heinz Kienzl • Maria Schaumayer • Klaus Liebscher • Klaus Liebscher • Adolf Wala • Herbert Schimetschek • Ewald Nowotny • Claus Raidl vd | |
Sidejo | Alsergrund | |
Lando | Aŭstrio | |
filiaj kompanioj | Wiener Giro- und Cassen-Verein vd | |
Partoprenanta | Geldmuseum der Oesterreichischen Nationalbank vd | |
Posedataj kompanioj | Geymüllerschlössel vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Nacia Banko de Aŭstrio | |
---|---|
Oficiala nomo | Oesterreichische Nationalbank (germane) |
la ĉefa banka konstruaĵo, ĉe la adreso Otto-Wagner-Platz 3 en Vieno | |
centra banko | |
Sidejo | Vieno, Aŭstrio |
Prezidanto | Ewald Nowotny |
Centra banko de | Aŭstrio |
Valuto | |
ISO 4217 | EUR |
Retejo | |
Antaŭa(j) institucio(j) |
Aŭstria-Hungaria Banko |
Sekva(j) institucio(j) |
Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999) |