Nacia Parko Garamba
nacia parko de la Demokratia Respubliko Kongo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Garamba (france Parc national de la Garamba) estas nacia parko de la Demokratia Respubliko Kongo, situe en la provinco Orienta, proksime de la landlimo kun Suda Sudano.
Nacia Parko Garamba | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | |
Koordinatoj | 4° 0′ 0″ N, 29° 15′ 0″ O (mapo)429.25 [+] | |
Akvokolektejo | 4 920 km² (492 000 ha) [+] | |
Areo | 4 920 km² (492 000 ha) [+] | |
Nacia Parko Garamba | ||
Vikimedia Komunejo: Garamba National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La nacia parko estas konata ĉar estas hejmo de populacio de larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum cottoni). Tiu populacion estas limigita kaj havas nur dekon da individuoj en la parko kaj naŭ kaptivece. Tri aliaj specioj de grandaj mamumloj same loĝas en la parko: nome la elefanto, la norda ĝirafo (Giraffa camelopardalis congoensis) kaj la hipopotamo. La pejzaĝoj de la parko konsistas el ampleksaj savanoj, kaj herbejaj kaj arbaraj, intermetitaj de ĉriveraj arbaroj kaj marĉoj.
El oktobro de 2005, la Institut congolais pour la conservation de la nature transpasis la administradon de la parko al la institucio African Parks Conservation.
La loko estas parto de la listo de monda heredaĵo de Unesko el 1980 kaj estis en ties listo de endanĝerigitaj lokoj de 1984 al 1992. Post la Dua Konga Milito, la loko revenis al la oficiala listo en 1996.