Nacia Parko Kejimkujik
nacia parko en Nov-Skotio, Kanado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nacia Parko Kejimkujik estas unu el la Naciaj Parkoj de Kanado, situanta en la provinco de Nova Skotio. La parko konsistas el du disaj partoj. La precipa parto troviĝas en la altaĵa landinterno de Novskota Duoninsulo limtuŝante la kantonojn Kvins kaj Anapolis; kaj la pli malgranda marborda parto, situante je la atlantikoceana marbordo de Kantono Kvins. La parko kovras 404 da kvadrataj kilometroj.
Rapidaj faktoj Naciaj Parkoj de Kanado [+], Koordinatoj ...
Nacia Parko Kejimkujik | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Naciaj Parkoj de Kanado [+] | |||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 44° 23′ 57″ N, 65° 13′ 6″ U (mapo)44.3992-65.2183 [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Plej alta punkto | Q3322149 [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 403,7 km² (40 370 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Areo | 403,7 km² (40 370 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Nacia Parko Kejimkujik | |||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Kejimkujik National Park [+] | |||||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
Fermi
Sendepende de la jam ekzistanta statuso de la teritorio kiel nacia parko, ĝi estis deklarita nacia historia loko la 24-an de novembro 1994. La decida faktoro por tio estis ĝia riĉa kultura pejzaĝo kun sennombraj arkeologiaj lokoj kaj la plej granda kolekto de petroglifoj en orienta Nordameriko.