Naki'a Zakutu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Naki'a Zakutu (ŝemide: Naqi'a, akade: Zakūtu; vivinta ĉe la fino de la 8-a jarcento a.K. kaj la unua duono de la 7-a jarcento a.K.) estis asira reĝino, unu el la edzinoj de reĝo Sanĥerib, la patrino de reĝo Asarĥaddon kaj avino de reĝo Asurbanipal. Ŝi servis kiel konsultisto al sia filo kaj al sia nepo, kaj estis kromnomita la "Patrino Reĝino", la Damo kaj la Patrino de la Reĝo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Naki'a Zakutu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | en Babilonio | ||||
Morto | 3-an de januaro 2008 (2008-01-03) | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sanĥerib vd | ||||
Infanoj | Asarĥaddon vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Ŝi helpis pri la ascendo al potenco de Asarĥaddon kaj Asurbanipal, kiuj estis du el la plej gravaj reĝoj de la nov-asira periodo. Ŝia figuro aperas en fontoj inter la jaroj 713–669 a.K.