La 3-a de januaro estas la 3-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 362 tagoj restas (363 en superjaroj).
Je la 3-a de januaro okazis, interalie:
- Romia Imperio:
- 1117: Dum tertremo en norda Italio pereis ĉirkaŭ 30 mil personoj
- 1431: Johana de Arko estis transdonita al episkopa tribunalo
- 1521: Leono la 10-a deklaris Marteno Lutero herezulo kaj ekskomunikis lin (post kiam Lutero publike bruligis lian buleon)
- 1602: Naŭjara milito: angla armeo konkeris Kinsale (en Graflando Cork)
- 1619: En vilaĝo apud Moskvo Respubliko de Ambaŭ Nacioj per armistico kun Rusa carlando finis la duan polan-rusan militon
- 1661: En Krakovo aperis "Merkuriusz Polski Ordynaryjny", la plej malnova perioda gazeto en la pola lingvo
- 1749: En Kopenhago aperis "Berlingske", la plej malnova ĝis nun eldonata gazeto en la dana lingvo
- 1777: Usona Milito de Sendependeco: usonanoj venkis britojn en batalo de Princeton
- 1795: Rusia imperio kaj Aŭstrio subskribis traktaton pri la tria dispartigo de Pollando
- 1815: Viena kongreso: oni subskribis sekretan pakton inter Aŭstrio, Francio kaj Britio pri komuna defendo koncerne eventualan atakon flanke de alia ŝtato
- 1833: Suda Atlantiko: Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando ekregis Insulojn Falklandojn
- 1851: En Observatorio de Parizo fizikisto Léon Foucault montris pendolon de Foucault - pruvo de ĉirkaŭaksa rotacio de la Tero
- 1852: Unuaj ĉinaj laboristoj-elmigrintoj alvenis al Havajo
- 1863: Centra Nacia Komitato decidis komenci Januaran Ribelon lige al anonco de konskripcio de poloj en la armeon de la Rusia Imperio
- 1868: Japanio: imperiestro Mutsuhito eldonis manifeston pri Mejĝi-reformo
- 1870: Usono: oni komencis konstrui Broklinan Ponton
- 1871: Francia-Prusia Milito: strategia prusa venko en batalo de Bapaume (regiono Nordo-Kaleza Markolo)
- 1888: Kalifornio: en Observatorio Lick apud San Jose oni funkciigis teleskopon, la plej grandan tiutempe en la mondo
- 1896: Telegramo sendita de Vilhelmo la 2-a al Paul Kruger, prezidento de la Respubliko de Suda Afriko, streĉigis german-britajn rilatojn
- 1911: Tertremo - forto de 7,7 en la skalo de Richter - detruis Almaton; 425 personoj pereis, 740 vundiĝis
- 1913: Atlantika marborda ŝtormo montris plej malaltan konfirmitan atmosferan premon por ekstertropika sistemo sur koheraj subŝtatoj de Usono
- 1915: Argentina futbalklubo Club Atlético Lanús fondiĝis en Lanús, Provinco Bonaero
- Unua mondmilito:
- 1919: En Londono emiro Fajsal la 1-a kaj Chaim Weizmann subskribis interkonsenton pri juda sidejo en Palestino
- 1919: En Slovenio aperis poŝtmarko
- 1920: Latva milito de sendependeco: rezulte de la batalo de Daugavpils kunligitaj fortoj polaj-latvaj sub komando de Edward Rydz-Śmigły rekonkeris la urbon de bolŝevikoj dum unu tago
- 1923: En Klaipėda fondiĝis Sava Ĉef-Komitato de Litovio Minora
- 1925: Benito Mussolini malfondis italan parlamenton kaj anoncis sin diktatoro
- 1932: En Brita Hindio estis arestitaj Mohandas Karamchand Gandhi kaj Vallabhbhai Patel
- 1936: Dua Pola Respubliko: amnestio kun liberigo de ĉ. 5 mil kondamnitoj - Stepan Bandera, kunorganizanto de atenco kontraŭ ministro Bronisław Pieracki anstataŭ mortpuno estis kondamnita al ĝismorta malliberigo
- 1938: BBC unuafoje disaŭdigis fremdlingve - en la araba
- Dua mondmilito:
- 1945: Detruo de Varsovio: Ŝtata Nacia Konsilio decidis pri rekonstruo de Varsovio - konfirmo de ĉefurbeco
- 1945: Makedonio: unua makedonlingva porinfana revuo "Pioniro" estas publikigita en Skopjo, kies unuaj redaktistoj estis verkisto Slavko Janevski kaj profesoro Jonce Josifovski
- 1946: En Popola Pollando Ŝtata Nacia Konsilio voĉdonis pri ŝtatigo de industrio - sur ties bazo ĝis fino de 1948 ŝtatiĝis ĉirkaŭ 6 mil privataj entreprenoj
- 1954: En Italio oficiale komenciĝis televidaj elsendoj de Rai - Radiotelevisione Italiana
- 1957: Pola Popola Respubliko: Asocio de Socialisma Junularo fondiĝis en Varsovio - subigita al Pola Unuiĝinta Laborista Partio altrudis al pola junularo komunistan ideologion kaj ateismon
- 1958: Federacio de Karibaj Insuloj estis fondita
- 1959: Alasko fariĝis la 49-a subŝtato de Usono
- 1961: Malvarma milito: Usono rompis diplomatiajn rilatojn kun Kubo pro ŝtatigo de usonaj aktivoj
- 1962: Papo Johano la 23-a ekskomunikis Fidelon Castron pro politika subpremado de katolikaj klerikoj
- 1976: Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj ekvalidis
- 1977: Preskaŭ unu jaron post sia fondo, Apple estis formale registrita kiel kompanio
- 1983: Apple prezentis surtablan komputilon kun muso
- 1986: Sur kliŝaĵoj faritaj de kosmosondilo Voyager 2 estis malkovritaj du lunoj de Urano: Julieto kaj Porcio
- 1987: Aretha Franklin kiel unua virino estis enkondukita al Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en Klevlando (Ohio)
- 1990: Manuel Noriega, faligita diktatoro de Panamo, post forlaso de ambasadejo de Vatikanurbo estis arestita de usona armeo
- 1992: Ĉinio kaj Kazaĥio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1993: Pollando: 1-a Finalo de la Granda Orkestro de Festa Helpo okazis — filantropia fondaĵo celanta promocion de sano helpe de kolektado de mono
- 2000: Palestinaj teroristoj pripafis ambasadejon de Rusio en Bejruto en la protesto kontraŭ la Dua Ĉeĉenia milito: pereis libana policano kaj unu el atakintoj
- 2005: Sauda Arabio: en malsanulejo en Riado oni faris operacion de dispartigo de du polaj fratinoj, siamaj dunaskitoj de Janikowo, financitan de la reĝo Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud
- 2007: Pro Somalia interna milito, kaŭzita de faligo de Siad Barre, Kenjo fermis sian ŝtatlimon
- 2008: 6 personoj pereis kaj 68 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ armea karavano en Dijarbakiro en sud-orienta Turkio
- 2009: Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009): israela landa armeo eniris Gazan Sektoron
- 2009: John Atta-Mills iĝis prezidento de Ganao
- 2009: Ĉifrovaluto: bitmono estis komencita de Satoshi Nakamoto, kun kreo de la unuaj 50
- 2011: Apud suda marbordo de Jemeno sinkis 2 boatoj kun ĉirkaŭ 80 rifuĝintoj de Afriko
- 2012: Christopher Loeak iĝis prezidento de Marŝala Insularo
- 2013: Mem malfondiĝis, kunligita kun ETA, eŭska politika partio Batasuna
- 2013: Aŭstralia astronomo Robert H. McNaught malkovris kometon, kiu la 19-an de oktobro 2014 proksime preterpasis Marson
- 2015: Urbo Baga en Niĝerio (en subŝtato Borno apud Ĉada Lago) estis okupita de islamistoj el Boko Haram, kiuj ĝis la 8-a de januaro masakris ĉirkaŭ 2 mil lokajn kristanojn
- 2016: Post ekzekuto de ŝijaisma ŝejĥo kaj imamo Nimr al-Nimr, kune kun 46 aliaj kondamnitoj, Irano rompis diplomatiajn rilatojn kun Saud-Arabio
- 2020: Irana generalo de Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, Kasem Sulejmani estas murdita de Armitaj Fortoj de Usono, tuj ekster flughaveno de Bagdado - kun li pro atako de senpilota aviadilo pereis 8 personoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- -106: Cicerono, romia politikisto, militisto, oratoro, filozofo kaj verkisto (m. -43)
- 1239: Johano la 2-a, duko de Bretonio (m. 1305)
- 1628: Alvise la 2-a Mocenigo, doĝo de Venecia Respubliko (m. 1709)
- 1680: Johann Baptist Zimmermann, germana pentristo (m. 1758)
- 1694: Paŭlo de la Kruco, itala teologo, mistikulo kaj sanktulo (m. 1775)
- 1698: Pietro Metastasio, itala poeto kaj libretisto (m. 1782)
- 1719: Friedrich Karl Joseph von Erthal, germana teologo, majenca ĉefepiskopo kaj princo-elektisto (m. 1802)
- 1728: Johann Georg Büsch, germana teologo kaj ekonomikisto (m. 1800)
- 1730: Charles Palissot de Montenoy, franca dramaturgo, kontraŭulo de filozofa partio (m. 1814)
- 1752: Johannes von Müller, svisa historiisto, bibliotekisto, verkisto (m. 1809)
- 1754: Ivan Paskvić, kroata pastro, astronomo, matematikisto, profesoro (m. 1829)
- 1786: Friedrich Schneider, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1853)
- 1789: Carl Gustav Carus, germana fiziologo, pentristo, naturalisto (m. 1869)
- 1810: Antoine d'Abbadie, franca geografo kaj esploristo, fondinto de katolika misio inter oromoj (m. 1897)
- 1817: Józef Paszkowski, pola poeto kaj tradukisto (m. 1861)
- 1829: Konrad Duden, germana historiisto, klasika filologo kaj germanisto, aŭtoro de vortaro Duden (m. 1911)
- 1839: Kálmán Thaly, hungara poeto, verkisto, politikisto (m. 1909)
- 1840: Patro Damiano, flandra misiisto, helpanto al lepruloj, katolika sanktulo (m. 1889)
- 1854: Basil P. Megahy, irlanda esperantisto, kiu esperantistiĝis en 1908 kune kun sia edzino (m. nekonata)
- 1871: Agatangel Krimskij, ukraina verkisto, historiisto, poeto, tradukisto kaj orientalisto (m. 1942)
- 1871: Nándor Láng, hungara arkeologo, arthistoriisto, filologo, profesoro (m. 1952)
- 1876: Wilhelm Pieck, germana politikisto, prezidento de GDR (m. 1960)
- 1882: Celestin Roncati, franca esperantisto de pionira periodo el Nico (m. 1959)
- 1883: Clement Attlee, ĉefministro de Britio, kunkreinto de NATO (m. 1967)
- 1885: Anna Lesznai, hungara poetino, artistino (m. 1966)
- 1886: Grigorij Neujmin, rusa astronomo, malkovrinto de asteroidoj kaj periodaj kometoj (m. 1946)
- 1887: August Macke, germana pentristo (m. 1914)
- 1890: Mieczysław Kotarbiński, pola pentristo kaj grafikisto, profesoro, murdita de germanaj okupantoj (m. 1943)
- 1892: J.R.R. Tolkien, angla mezepokisto kaj verkisto pri fantasto (m. 1973)
- 1893: Pierre Drieu La Rochelle, franca kunlaborisma verkisto (m. 1945)
- 1897: Pola Negri, pola aktorino kaj internacia stelulino de muta filmo, reĝino de Holivudo (m. 1987)
- 1901: Ngô Đình Diệm, unua prezidento de Vjetnama respubliko (m. 1963)
- 1905: Erich Kleineidam, germana teologo, pastro, verkisto (m. 2005)
- 1905: Anna May Wong, usona aktorino (m. 1961)
- 1906: Aleksej Staĥanov, soveta minhakisto, iniciatinto de laborkonkurado (m. 1977)
- 1906: Óscar Domínguez, hispana pentristo (m. 1957)
- 1908: Gerő Sárközi, rumania hungara poeto (m. 1977)
- 1911: Imre Kondor, hungara bibliotekisto kaj filozofo (m. 1990)
- 1913: Károly Simon, rumania hungara pedagogia verkisto (m. nekonata)
- 1918: Halina Chajęcka, pola oficistino partoprenanta Katolikan Esperanto-movadon (m. 2008)
- 1922: Ágnes Nemes Nagy, hungara poetino, tradukistino (m. 1991)
- 1923: Arthur Bárdos B., hungara poeto, novelisto, ĵurnalisto (m. 2011)
- 1926: Jakab Molnár, hungara redaktoro, publicisto (m. 1991)
- 1928: Gerő László, rumania hungara aktoro (m. 2005)
- 1929: Sergio Leone, itala reĝisoro kaj scenaristo, ĉefreprezentanto de itala vakera filmo (m. 1989)
- 1929: Gordon Moore, usona fondinto de la firmao Intel, aŭtoro de la leĝo de Moore (m. 2023)
- 1930: Matthías Johannessen, islanda verkisto
- 1933: Maxie Wander, aŭstra verkistino vivanta en GDR (m. 1977)
- 1937: Ella Gazdáné Olosz, rumania hungara tekstilistino (m. 1993)
- 1939: Eugène de Zilah, hungara-franca filozofo, lanĉinta kun sia edzino Madeleine de Zilah la revuon "La Gazeto", fondinto de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (m. 2020)
- 1941: Iwona Śledzińska-Katarasińska, pola ĵurnalistino kaj parlamentanino
- 1942: László Sólyom, prezidento de Hungario
- 1948: Eszter Láng, hungara pentristino, grafikistino, poetino
- 1951: Zoltán Kiss-Székely, rumania hungara/hungara biologo, informatikisto
- 1952: Esperanza Aguirre, hispana juristino kaj politikistino, aktivulino de Popola Partio, prezidantino de Madrida Regiono
- 1956: Mel Gibson, aŭstralia-usona aktoro kaj reĝisoro
- 1961: Júlia Szász Bitay, rumania hungara grafikistino
- 1969: Michael Schumacher, germana F1-a-piloto
- 1971: Gabriella Bartalis, hungara aktorino
- 1980: Willy Kokouvi, togolanda profesoro, Esperanto-verkisto, sekretario de Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj
- 1989: Alexander D. Linz, usona aktoro
- 1995: Jisoo, sud-korea kantistino kaj aktorino, membrino de popgrupo Blackpink
- 2003: Greta Thunberg, sveda klimata aktivistino
- 236: Antero, papo grekdevena, kristana sanktulo
- 502: Sankta Ĝenoveva, franca monaĥino, mistikulino, sanktulino (n. ĉirkaŭ 422)
- 1322: Filipo la 5-a, reĝo de Francio (n. 1291)
- 1328: Johano de Montekorvino, franciskana misiisto, unua ĉefepiskopo de Pekino, patriarko de Oriento, beatigita (n. 1247)
- 1481: Johannes el Dorsten, germana teologo, monaĥo kaj profesoro (n. 1420)
- 1543: João Rodrigues Cabrilho, portugala navigisto kaj esploristo (n. 1499)
- 1570: Veit Winsheim, germana filologo pri la greka lingvo, retorikisto kaj medicinisto (n. 1501)
- 1601: János Várfalvi Kósa, hungara unitariisma episkopo, eklezia verkisto (n. nekonata)
- 1785: Baldassare Galuppi, itala operkomponisto (n. 1706)
- 1795: Josiah Wedgwood, angla ceramika artisto kaj teknikisto, aboliciisto (n. 1730)
- 1836: Franz Josef Ignaz von Linden, germana politikisto kaj juristo (n. 1760)
- 1875: Pierre Larousse, franca leksikografo, enciklopediisto, publicisto, eldonisto de enciklopedioj kaj vortaroj (n. 1817)
- 1877: Henri Monnier, franca juristo, pentristo, aktoro, karikaturisto kaj verkisto (n. 1799)
- 1879: Ferenc Jánosi, hungara redaktoro, scienca publicisto (n. 1819)
- 1882: William Harrison Ainsworth, angla verkisto, eldonisto, kreinto de literatura salono (n. 1805)
- 1885: Ludwig Bohnstedt, germana arkitekto (n. 1822)
- 1892: Lajos Komócsy, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1848)
- 1894: August Kościesza-Żaba, pola orientalisto, tradukisto kaj diplomato, okupiĝanta pri kurdoj (n. 1801)
- 1907: Hermann Rassow, germana pedagogo kaj filologo (n. 1819)
- 1911: Alexandros Papadiamantis, greka verkisto (n. 1851)
- 1917: Mihály Kornya, hungara misiisto pri baptismo (n. 1844)
- 1920: Zygmunt Janiszewski, pola matematikisto, kunkreinto de la unua en la mondo matematika revuo (n. 1888)
- 1922: Berthold Delbrück, germana filologo (n. 1842)
- 1923: Jaroslav Hašek, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de la romano La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (n. 1883)
- 1930: Imre Sándor, hungara, rumania hungara genealogo, heraldikisto (n. 1877)
- 1931: Joseph Joffre, marŝalo de Francio (n. 1852)
- 1933: Wilhelm Cuno, regna kanceliero de Germanio (n. 1876)
- 1945: Edgar Cayce, usona mistikulo, klarvidanto, spiriteca sanigisto, viziulo (n. 1877)
- 1945: Ferdynand Ossendowski, pola verkisto, vojaĝisto, sciencisto, socia aganto, persona malamiko de Lenin (n. 1876)
- 1946: Carl Gustav Witt, germana stenografo kaj astronomo (n. 1866)
- 1946: Karl Maria Wiligut, aŭstra okultisto, SS-generalo (n. 1866)
- 1950: Emil Jannings, germana aktoro (n. 1884)
- 1956: Joseph Wirth, kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1879)
- 1960: Victor Sjöström, sveda filma reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1879)
- 1967: Jack Ruby, usona murdisto ligita kun atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy (n. 1911)
- 1967: Alfred Margul-Sperber, rumana verkisto germanlingva (n. 1898)
- 1975: Robert Neumann, aŭstra verkisto (n. 1897)
- 1980: Joy Adamson, germandevena natursciencistino, pentristino kaj verkistino en Kenjo, murdita (n. 1910)
- 1986: Jan Zumbach, pola piloto, flug-aso, partopreninto de la Batalo de Britio (n. 1915)
- 1988: Rose Ausländer, germanlingva poetino (n. 1901)
- 1998: Sándor Benczédi, hungara skulptisto en Rumanio (n. 1912)
- 2008: Yo-Sam Choi, korea boksisto, mondĉampiono (n. 1972)
- 2011: William Takaku, papua aktoro, gvidanto de Nacia Teatro en Papuo-Nov-Gvineo (n. nekonata)
- 2014: László Helyey, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (n. 1948)
- 2016: Paul Bley, kanada komponisto kaj ĵazpianisto (n. 1957)
- 2021: Johanna Bottesch, rumania filologino, dialektologo, pedagogo (n. 1955)
- 2022: Mario Lanfranchi, itala filmreĝisoro, aktoro, scenaristo kaj filmproduktoro (n. 1927)
- 2023: Abdelsalam Majali, ĉefministro de Jordanio (n. 1925)
- 2023: Elena Huelva, hispana aktivulino kontraŭ kancero, paciento (n. 2002
La 3-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):