Naskomarko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Naskomarko aŭ denaska makulo estas negrava marko, neregula en la haŭta surfaco, kiu estas jam dumnaske aŭ aperas tuj post la nasko, kutime en la unua monato. Ili povas esti ie ajn en la haŭto. Naskomarko estas kaŭzata pro superkresko de sanga vaskulo, melanocito, glata muskolo, graso, fibroblasto aŭ keratinocito. La pli komunaj estas la hemangiomoj.