Sanga vaskulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En anatomio, la sangaj vaskuloj aŭ sangvaskuloj estas duktoj, el kiuj konsistiĝas la kardiovaskula sistemo kiu cirkuligas la sangon aŭ limfon tra la organismo de Homo kaj la ceteraj vertebruloj.
Tipoj de sangvaskuloj
- Vejnoj, kiuj alportas la sangon al la koro.
- Arterioj, per liuj la koro sendas sangon al la organoj, pli fortikaj ĉar ili suferas la sangopremon.
- Kapilaroj kiuj permesas la interŝango de gasoj inter la sango kaj la histoj (aŭ inter sango kaj aero en la pulmoj), alporto de nutraĵoj kaj forporto de metabolaj ruboj
- Limfaj vaskuloj kiuj drenas la likvaĵojn el la histoj, kaj transportas la lipidojn el la intesto dum la digesto.
La vejnoj kaj arterioj dispartiĝas en vaskuloj de mezaj grandoj; la vejnetoj kaj arterietoj.