kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Natria hidroksido[2] (formulo NaOH, ankaŭ nomata sodo) estas forta minerala bazo, tre akvosorba, solida je vivmediaj cirkonstancoj. Ĝi ofte estas vendata en la formo de blankaj bidoj aŭ tablojdoj, kaj pro sia akra propreco detrui histojn estas nomata kaŭstika sodo.
Natria hidroksido | |||
Tridimensia strukturo de la Natria hidroksido | |||
Blankaj pilkoj de la Natria hidroksido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 1310-73-2 | ||
ChemSpider kodo | 14114 | ||
PubChem-kodo | 14798 | ||
Merck Index | 14,8627 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senodora, senkolora aŭ blanka solido | ||
Molmaso | 39,9971 g·mol−1 | ||
Denseco | 2.13 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 318 °C | ||
Bolpunkto | 1,388 °C | ||
Refrakta indico |
| ||
Ekflama temperaturo | nebrulema | ||
Memsparka temperaturo | nebrulema | ||
Acideco (pKb) | -0.93 | ||
Solvebleco | Akvo: | ||
Mortiga dozo (LD50) |
| ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R34 R35 R36/38 | ||
Sekureco | S24/25 S26 S36/37/39 S37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Signalvorto | Danĝera | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+330+331, P305+351+338, P310 | ||
Ĝia kemia formulo estas NaOH; ĝia CAS-numero 1310-73-2.
Natria hidroksido solviĝas en akvo, produktante enorman varmon kaj ege fortan bazon. Necesas konservi ĝin seke kaj sen aliro de aero; alie ĝi reakcias kun aera karbona dioksido produktante natrian bikarbonaton. La solvita bazo korodas eĉ vitron kaj do bezonas specialajn ujojn por konservado.
Natria hidroksido estas industrie grava substanco, precipe en la formo de akvosolvaĵa bazo. Solida natria hidroksido estas uzata en purigaĵoj por rubakvaj tuboj.
Produktado de natria hidroksido eblas per elektrolizo de natria klorido aŭ per ellavado el ruĝa ŝlimo. Ĉe la elektrolizo ekestas krome granda kvanto da kloro, kio historie stimulis la uzon de kloro ekzemple en la plasta industrio (polivinil-klorido).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.