La Naturparko Cabárceno estas zoologia parko en Kantabrio (norda Hispanio). La parko estas konata pro tio, ke ties bestoj vivas duonlibere, en grandampleksaj ejoj ne-kaĝaj. Ĝi estas en eksa ferminejo en la samnoma vilaĝo Cabárceno, en municipo Penagos, 15 km for de la regiona ĉefurbo Santandero. La parko apartenas al Cantur, publika turismo-entrepreno de la regiona Registaro de Kantabrio.

Rapidaj faktoj Lando, Akvokolektejo ...
Naturparko Cabárceno
bestoĝardeno, parko [+]

LandoHispanio


Akvokolektejo7,5 km² (750 ha) [+]
Areo7,5 km² (750 ha)

Malfermo1989

Nombro de specioj>120

Naturparko Cabárceno (Kantabrio)
Naturparko Cabárceno (Kantabrio)
DEC
Lokigo de Kantabrio en Hispanio
Naturparko Cabárceno

Vikimedia Komunejo:  Parque de la Naturaleza de Cabárceno [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi
Karsta pejzaĝo ene de la parko.

La parko havas du naturprotektajn funkciojn: konservado de minacataj specioj kaj naturmedia edukado. Aldone al bestaro, ankaŭ eblas iri laŭ botanikaj itineroj ofte proksimaj al la plej interesaj enparkaj lokoj.

Bildaro

Listo de bestoj

Jen kelkaj el la videblaj bestoj en la parko. La vorto indiĝena aperas interkrampe kun besto-raso tipa de Kantabrio.

En la parko estas ankaŭ granda reptiliejo kun diversaj reptiliaj specioj, kaj spektaĵoj de falkado, interalie.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.