Azeno
speco de mamulo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Azeno (Equus asinus) estas neparhufulo parenca al ĉevalo kaj zebro, kiu distingiĝas per longaj starantaj oreloj kaj mallonga kolhararo.
Remove ads
Diferenc(ig)oj
Azenbleko estas iao. Ĉiuj azenoj devenas el Afriko, kie vivas du specioj, nome azeno somalia kaj azeno nubia. La doma azeno originas verŝajne el la nubia. Ĝi estas uzata kiel rajdbesto kaj ŝarĝbesto, sed ankaŭ por viando kaj lakto, kiu tre taŭgas por suĉinfanoj kaj malsanuloj. La azenfelo estas utiligata en la peltindustrio kaj por produkti pergamenon kaj safianon.
La sovaĝa azeno estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta azenino.
La azeno kapablas kruciĝi kun ĉevalo kaj produkti malfekundajn hibridojn: mulo kaj hino.
Remove ads
Tradicioj
En la antikva epoko la azeno estis konsiderata simbolo de erotika manio (La Ora Azeno de Apulejo), nun ĝi simbolas stultecon kaj ĝia nomo eĉ servas kiel sinonimo por stultulo, "azenaĵo" por stultaĵo.
Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur azeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri la Mesio (Maŝiaĥo). Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.
En Eisenach troviĝas la Azenstacio ĉe Wartburg, ekzemplo de daŭre funkcianta servejo de azenoj en la nunaj azenmalŝatantaj, rapidaj tempoj.
En politiko, la plej komuna maskota simbolo de la usona Demokrata Partio estis la azeno[1]. Malgraŭ ke pozitive ĝi povas esti konsiderata obstina besto, ĝi ne plu estas uzata tiom ofte kiom la elefanto, maskota simbolo de la usona Respublikana Partio.
Azeno Blekanta azeno: ia!
Remove ads
Referencoj
En Esperanto
Proverbo
Vidu ankaŭ
Referencoj
Utilaj ligiloj (aŭtomataj tradukoj esperante)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads