From Wikipedia, the free encyclopedia
Nazia oro, Nazirabita oro aŭ pli simple rabita oro (en germana Raubgold, "rabita oro") estas la oro rabita de la Nazia reĝimo kaj kaŝita aŭ translokigita fare de la Nazia Germanio al eksterlandaj bankoj dum la Dua Mondmilito. La reĝimo plenumis politikon rabadi siajn viktimojn por financi la militon, kolektante la rabaĵojn en centraj stokejoj. La eventuala ŝanĝo de oro kontraŭ valuto okazis en kunlaboro kun multaj individuaj kunlaborismaj institucioj. La preciza identeco de tiuj institucioj, same kiel la preciza etendo kaj kvanto de la transŝanĝo, restas neklara.
Granda parto de tiu oro devenus el rabado al judoj kaj ĉefe al tiuj deportitaj al koncentrejoj, kie eĉ okulvitrojn aŭ orajn dentojn oni elprenis el ili. Ankaŭ valoraj artaĵoj sekvis similan itineron.
La nuntempa rezulto de la Nazia oro kiu malaperis en eŭropaj bankaj institucioj en 1945 iĝis temo de kelkaj libroj, Konspira teorio, kaj malsukcesa jura proceso en Januaro 2000 kontraŭ la Vatikana Banko, la Franciskana Ordeno, kaj aliaj supozeblaj profitintoj. En la komenco de Spetembro 2015 disvastiĝis novaĵo ke oni esploras eblon pri trovejo de kaŝita trajno ŝarĝita je nazia oro en Pollando, nome inter Breslaŭ kaj Walbrzych, kiuj tiam estis parto de germana teritorio.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.