svisa kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Nemo Mettler (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1999 en Biel/Bienne), pli bone konata kiel Nemo, estas svisa repisto kaj kantisto, kiu ludas violonon, pianon kaj drumon.[1] Nemo reprezentis Svislandon kaj venkis la Eŭrovizian Kantokonkurson 2024 per la kanto "The Code".[2][3] Ri loĝas en Berlino. Pri sia kanto, Nemo deklaris: "Mi volas rompi kelkajn kodojn"[4]. La kanto referencas al duuma kodo, kiu rilatas al la klasifiko de genra duumismo.
Nemo Mettler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nemo Mettler |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1999 (25-jaraĝa) en Bielo |
Lingvoj | germana • angla • svisgermana |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | kantisto musical theatre actor (en) kantoverkisto plurinstrumentisto repisto muzikisto produktoro |
Verkoj | The Code |
TTT | |
Retejo | https://www.nemothings.com |
En novembro 2023, Nemo elŝrankiĝis kiel neduuma en artikolo de SonntagsZeitung. En la artikolo Nemo diras, ke ri preferas esti referencata per sia persona nomo anstataŭ pronomoj en la germana[5], kaj per they/them en la angla.[6][7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.