komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo (germane: Neuhausen am Rheinfall, alemane: Noihuuse am Ryfall, ĝis 1938 oficiale nur Neuhausen estas) politika komunumo de la svisa Kantono Ŝafhaŭzo. La komunumo havis 9778 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • limurbo | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Distrikto | Ne estas distriktoj en Ŝafhaŭzo |
Koordinatoj | 47° 41′ 0″ N 8° 37′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 9778 |
Areo | 7,98 km² |
Alteco | 410 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8212 |
Komunumkodo | 2937 |
La komunumo situas ĉe la norda flanko de la riverjo Rejno ĉe la Rejn-Akvofalo, kiu allogas ĉiu-jare amason da turistoj el la tuta mondo.
La najbaraj konumumoj de Neuhausen estas aliflanke de la Rejn-Akvofalo la zurika komunumo Laufen-Uhwiesen en la distrikto Andelfingen, Flurlingen, Feuerthalen, Ŝafhaŭzo, Beringen, Guntmadingen kaj Jestetten en Germanio.
Neuhausen disponas pri du stacidomoj. Unu el ili estas funkciigita de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, la alia de la Germanaj Federaciaj Fervojoj.
En Neuhausen troviĝas tradiciaj industri-entreprenoj. Konataj estas la ludokartofabriko AGM AGMüller, la vundbandaĝtukfabriko Fabrik IVF Hartmann AG, kaj la Schweizerische Industrie-Gesellschaft (SIG) (Svisa Industri-Societo), kaj la iama filio de Alusuisse kiu hodiaŭ apartenas al la Alcan-Grupo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.