Deutsche Bahn
firmao en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Germana Fervojo (germane Deutsche Bahn, DOJĉe BAN; mallongigo: DB) estas la nacia kompanio de fervojoj en Germanio. Ĝia nomo estas Deutsche Bahn kiu signifas Germana Fervojo. La kompanio funkciigas interalie altrapidajn trajnojn nome InterCityExpress (ICE).
Remove ads
Tarifo
Germana fervojo ofertas al vojaĝantoj biletojn por unuopaj landoj - tiuj estas por regionaj trajnoj. Simile ekzistas ankaŭ biletoj por tuta Germanio, ankaŭ sen ebleco uzi ilin en altrapidaj trajnoj.
Por la altrapidaj trajnoj oni povas aĉeti biletojn, kies prezo diferencas laŭ la distanco, tempo de aĉeto kaj vojaĝtempo (ĝis 250 km povas esti prezoj en la dua klaso 9 € aŭ 25 €, de distanco 250 km kaj pli estas prezoj de 29 € ĝis 119 €; por la unua klaso prezoj estas de 29 € por distanco maksimume 250 km, por distancoj pli ol 250 km estas prezoj de 39 € ĝis 189 €). De la prezo oni povas gajni rabaton 25 %, se oni posedas klientan karton.
Simile Germana fervojo ofertas ankaŭ internaciajn biletojn kun interesaj rabatoj. Ankaŭ tiuj biletoj diferencas laŭ la tempo de aĉeto, distanco kaj vojaĝtempo. Biletoj de oferto Europa Spezial ekzistas al jenaj landoj[1]:
- Aŭstrio
- Belgio
- Ĉeĥio
- Danio
- Francio
- Hungario
- Italio
- Kroatio
- Luksemburgo
- Nederlando
- Pollando
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
Germana fervojo krom tiu landoj ofertas biletojn ankaŭ al Londono, oferto nomiĝas London Spezial kaj en la prezo estas ankaŭ vojaĝo per Eurostar trajno. Prezoj de tiu ĉi oferto komencas de 59 € por dua klaso.[2]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads