urbodistrikto de Berlino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Neukölln estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 44,93 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 312 862 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 6 969 loĝantoj po km². La distrikto Neukölln inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sudsudoriente de la urbocentro kaj etendiĝas suden ĝis la urbolimo.
Rapidaj faktoj distrikto de Berlino, Administrado ...