Neŭmo
mezepoka Eŭropa muzika notacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Neŭmoj (laŭ greka νεύμα, eo.: „mangesto") estas grafikaj signoj, figuroj kaj simboloj uzataj ekde la 9-a jarcento por la notado de melodia formo kaj intencata interpretado de gregoriaj ĉantoj kaj foje ankaŭ por notado de profanaj kaj religiaj melodioj eksterliturgiaj. Plejparte ili staras super la teksto.[1]
Krome jam en la frua mezepoko oni nomis neŭmoj mallongajn melodierojn, melodiŝablonojn aŭ melismojn super unuopaj vokaloj – ekz. jubilo kantata sur la lasta vokalo de haleluja. Ĉikaze la nocio neŭmo deduktiĝas de pneŭmo (greke: πνεύμα, eo: „spirito", „spireto" aŭ „aero").[2][3][4]