Nick LaRocca
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dominic James Nick LaRocca (naskiĝis la 11-an de aprilo 1889 en Nov-Orleano; mortis la 22-an de februaro 1961 samloke) estis usona kornetisto, bandestro kaj pioniro de ĵazo. Li anis en kelkaj de la bandoj, en kiuj evoluis la ĵazo en Nov-Orleano kaj kiuj proksimume 1916 finfine portis la novan muzikstilon al Ĉikago kaj Novjorko. Kune kun muzikistoj el ĉi tiuj bandoj li fondis la ensemblon Original Dixieland Jass Band. Se oni kredas al liaj eldiroj, li apartenis per ĉi tiu bando al la „kreintoj de ĵazo“, estis la „Kristoforo Kolumbo de la muziko“ kaj la „persono, pri kiu oni plej multe mensogis post Jesuo Kristo“.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Nick LaRocca | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1889 (1889-04-11) en Nov-Orleano |
Morto | 22-an de februaro 1961 (1961-02-22) (71-jaraĝa) en Nov-Orleano |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto bandestro dirigento ĵazmuzikisto ![]() |
Fermi